Souboz
Souboz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Souboz | |
---|---|
Blazono de Souboz | |
Souboz | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Moutier |
Geografia situo | CH1903: 585307 / 236122 (mapo)47.2758333333337.2444444444444Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 15′ O; CH1903: 585307 / 236122 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 132 |
Areo | 10,67 km² |
Alteco | 875 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2748 |
Komunumkodo | 0712 |
Mapo de Souboz | |
Geografio
redaktiSouboz situas en la Berna Ĵuraso super la valeto de la rojo Tschaibez alfluanto de rivereto Sorne, siavice okcidenta alfluanto de Birs. En nordokcidento de la komunumo situas la Ravino de Pichoux, kiun fosis la rivereto Sorne tra kresto de la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Souboz kaj la vilaĝeto Les Ecorcheresses kaj diversaj izolitaj bienoj. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,67 km², de kiuj 58,9% estas kovritaj de arbaro, 38,2% servas por agrikulturo kaj 1,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Souboz limas en nordo al Undervelier (JU), en nordoriento al Soulce (JU), en oriento al Perrefitte, en sudoriento al Champoz, en sudsudoriento al Malleray, en sudo al Pontenet, en sudsudokcidento al Loveresse, en sudokcidento al Saules, kaj en okcidento al Sornetan.
Trafiko
redaktiLaŭlonge de la nordokcidenta limo de Souboz kondukas la kantona vojo n-ro 1367 de Moutier al Bellelay. La vilaĝo Souboz mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de flanka vojo, kiu deflankiĝas apud Le Pichoux de la kantona vojo kaj kondukas tra Souboz kaj Les Ecorcheresses al Perrefitte. Per poŝtaŭtolinio al Moutier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo de Souboz estas la franca, tamen en la komunumo vivas relative granda nombro da germanlingvanoj. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 73% de la loĝantaro parolis la francan kaj 26,1% la germanan.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Souboz datiĝas el la jaro 1398 kiel Subol. Dum mezepoko Souboz estis feŭdo de la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskoplando Bazelo.[3]
De 1793 ĝis 1797 Souboz apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Souboz fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Souboz tial restis parto de Kantono Berno.[5]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Souboz en Historia Leksikono de Svislando (2012-04-01)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Priorejo Moutier-Grandval' en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-17)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Moutier (distrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2008-05-21)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Souboz[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Souboz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)