Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/10: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo kun '{{Jen arkivo|dato=Oktobro 2015}} =Diversejo= == unueco == Ĉu Vi scias ke estas: * Sherlock Holmes (filmo de 1916) * Lidice (filmo, 2011) * Psycho (1960-a filmo) *...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:08, 25 jan. 2016
Diversejo
unueco
Ĉu Vi scias ke estas:
Kia versio estas bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:20, 18 Nov. 2014 (UTC)
- Mia unua penso estas pri (filmo de xxxx).
- La formo "(filmo xxxx)" estas eĉ gramatike malĝusta...
- La formoj (filmo, xxxx)" kaj "(xxxx-a filmo)" laŭ mia lingva sento estas iom malglataj. --KuboF (diskuto) 20:19, 18 Nov. 2014 (UTC)
- Mi konsentas pri unuaj du versioj; la tria estas erara kaj kontraŭlogika. Krome, se ne estas samnomaj filmoj do estus sufiĉe aldoni "(filmo)" sen dato (ekzemple Mimino (filmo)). --Dima41 (diskuto) 23:43, 18 Nov. 2014 (UTC)
- Mi pensas ke la plej ĝusta kaj komprenebla por ĉiuj estas la unua formulo, t.e (filmo de xxxx). -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 02:18, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Mi komprenas ke plej bone estas (filmo de xxxx) do mi proponas alinomigi:
- Janoŝiko (filmo 1974) -> Janoŝiko (filmo de 1974)
- La diluvo (filmo 1974) -> La diluvo (filmo de 1974)
- La Promesita Lando (filmo 1974) -> La Promesita Lando (filmo de 1974)
- Il corsaro nero (filmo 1976) -> Il corsaro nero (filmo de 1976)
- La Balejo (filmo, 1983) -> La Balejo (filmo de 1983)
- Beauty and the Beast (filmo, 1991) -> Beauty and the Beast (filmo de 1991)
- Alice in Wonderland (1999)-> Alice in Wonderland (filmo de 1999)
- Marie Antoinette (filmo, 2006) -> Marie Antoinette (filmo de 2006)
- Alice in Wonderland (2010) -> Alice in Wonderland (filmo de 2010)
- Lidice (filmo, 2011) -> Lidice (filmo de 2011)
Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:21, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Mi ne vidas utilon alinomi ekz. Alice in Wonderland (2010). Bv konsideri ke plej ofte la plena titolo restas kaŝita: Alice in Wonderland. Iuj eĉ kritikis min ke mi aldonas (filmo) al la titoloj de filmoj. --Dominik (diskuto) 12:51, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Ĉu Vi poroponas nenion alinomi ĉu eble alinomi alie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:44, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Ke oni adoptu unuecan manieron titoli filmojn en la estonteco ŝajnas saĝe. alinomi jam ekzistantajn filmojn estas miaopinie senutila afero, pro la fakto ke kio troviĝas inter parentezoj restas plejofte kaŝita. Nu tio estas propra opinio, se aliaj juĝas utile ĉion alinomi, ili estas liberaj tion fari, seeble sen forgesi ligitajn artikolojn. Mia propra sistemo estas: unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" --Dominik (diskuto) 15:20, 19 Nov. 2014 (UTC)
- "Mia propra sistemo" - mi pensas ke tio faras malordo. Mi proponas fari nur unu sistemo. Mi ne volas decidi kia sistemo. Imagu: Estas nova vikipedisto, li volas skribi novan artikolon. Li devas multe serĉi por kompreni multaj sistemoj. Laŭ mi, sistemo: "unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" ne estas bona ĉar povas esti filmo kaj ekzemple libro en unua jaro. Kial Vi proponoas nomi en tiu situacio? Mi proponas:
- titolo (filmo)
- titolo (libro)
sed se tio ne sufiĉas
- titolo (filno de jaro1)
- titolo (filmo de jaro2)
- titolo (libro)
sed se tio ne sufiĉas (ĉar estas multaj filmoj laŭ libroj en unua jaro):
- titolo (filno de jaro1)
- titolo (filmo de jaro2)
- titolo (libro de jaro1)
- titolo (libro de jaro2)
Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:00, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Pri libroj oni ne aldonu ĉiam (libro) ĉar 1) libroj estas pli multaj ĝenerale kaj 2) libro kutime estas unua fonto. Se temas pri filmo do estus oportune ĉiam aldoni (filmo) kaj - se estas samtitolaj filmoj - (filmo de ...) kaj kreu pri tio apartigilon. --Dima41 (diskuto) 16:58, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Ankaŭ laŭ mi plene indas, post interkonsento pri unueca sistemo, ĉiujn antaŭajn koncernatajn artikolojn alinomi. Same ni ja faris pri unueca nomskemo de informkestoj.
- Mi konsentas kun la lasta propono de Marek, kun unu escepto: kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Krampoj distingu aferojn simple nur kiam tio estas necesa. Espereble ni ne trovos du samnomajn filmoj / librojn / aliaĵojn eldonitajn samjare... --KuboF (diskuto) 18:31, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Mi ankaŭ pensas ke kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Grave estas ke ofte ekzistas ne nur unu afero sed en eo-viki estas nur unu artikolo - ĝis nun. Mi pensas ke en tia situacio krampoj estas bezontataj. Ekzemple ni havas nur A Game of Thrones sed ekzistas en:A Game of Thrones (disambiguation) do (lŭm mi) ni bezonas alinomigi artikolon el Game of Thrones al Game of Thrones (televida serio). Sed tio poste. Nun mi proponas decidi pri filmoj kiuj mi listigis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:14, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Ŝajnas al mi ke en enciklopedio oni devus elekti la plej koncizan formon kun komo: Lidice (filmo, 2011) --Riŝo (diskuto) 17:56, 24 Nov. 2014 (UTC)
- Mi ankaŭ pensas ke kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Grave estas ke ofte ekzistas ne nur unu afero sed en eo-viki estas nur unu artikolo - ĝis nun. Mi pensas ke en tia situacio krampoj estas bezontataj. Ekzemple ni havas nur A Game of Thrones sed ekzistas en:A Game of Thrones (disambiguation) do (lŭm mi) ni bezonas alinomigi artikolon el Game of Thrones al Game of Thrones (televida serio). Sed tio poste. Nun mi proponas decidi pri filmoj kiuj mi listigis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:14, 19 Nov. 2014 (UTC)
- Laŭ mi nur Janoŝiko (filmo 1974) estas bone titolita ĉar ankaŭ estas Janoŝiko (filmo 1935). Sherlock Holmes (filmo) estas sufiĉa sed se oni kreus artikolon Sherlock Holmes (filmo 2010), oni ŝanĝu Sherlock Holmes (filmo de 1916) -> Sherlock Holmes (filmo 1916). Ĉu kun komo aŭ sen komo? Tio estas miaopinie laŭ iliaj gepatrolingvoj. Se unufoje decidite, ni skribu la regulon ĉe VP:TA kaj alinomu la aliajn titolojn por konsekvenco.--Salatonbv (diskuto) 06:00, 2 Dec. 2014 (UTC)
- Ĉu mi bone vidas ke ne estas interkonsento kie estas plej bone? Ĉ estas konsento ke ni bezonas unuecon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:26, 21 Dec. 2014 (UTC)
- Miaopinie la valoro de tutvikipedia unueco ĉi-afere ne meritas la tempon kaj laboron kiuj estus bezonataj por estigi tiun unuecon en ĉiuj artikoloj. Ekzistas pli zorgindaj laboroj kiuj pli helpemus al la projekto. Tamen estus bone havi regulojn pri kiel nomi novajn artikolojn estontece. Tempodivalse (diskuto) 03:03, 22 Dec. 2014 (UTC)
Ho ve, malfacilas trovi unuecon. Klaras ke titoloj laŭeble estu koncizaj, do se nur estas artikolo pri unu verkaĵo de titolo TITOLO, la vikipedia artikolo ne nomiĝu "TITOLO (libro de JARO1)", sed nur "TITOLO". Aldonaĵoj inter krampoj estu nur tie kie necesas. Pri tio, ŝajnas al mi, ĉiuj konsentas. Do la demando nur estas ĉu en kazo de preciza detaligo estu "TITOLO (libro de JARO1)", "TITOLO (libro, JARO1)" aŭ "TITOLO (libro JARO1)". Mi aliĝas al la opinio ke la unua variaĵo (...libro de JARO1) lingve plej glatas, kaj ke la tria (libro JARO1) malĝustas. La dua variaĵo ĝustas kaj je du karaktroj pli mallongas ol la unua, sed lingve signife pli malelegantas. Ĉar vikipedia artikolo estas telegramo, kie nepre necesas redukti la nombron de literoj al minimumo, sed estu en laŭeble homa lingvaĵo, mi do aliĝas al la argumentoj de KuboF, Remŭ kaj aliaj pri sistema prefero de la formo "TITOLO (libro de JARO1)". ThomasPusch (diskuto) 10:27, 28 Jan. 2015 (UTC)
Farite Mi ĵus alinomis la listigitajn filmojn al la proponitaj novaj, unuecaj nomoj. Do niaj kunlaborantoj havos pli klaran imagon kiel nomi artikolojn --KuboF (diskuto) 13:05, 9 Okt. 2015 (UTC)
- @KuboF: koran dankon. Mi proponas en la paĝo: Helpo:Apartigiloj fari novan sekcion "Normoj" kaj nun skribi tien:
- filmoj: >titolo (filmo de jaro1)<, ekzemple: Alice in Wonderland (filmo de 1999) kaj Alice in Wonderland (filmo de 2010)
kaj poste aldoni aliajn normojn. Ĉu mi povas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:28, 9 Okt. 2015 (UTC)