120643 Rudimandl: Malsamoj inter versioj

asteroido
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:24, 9 jan. 2021

120643 Rudimandl estas asteroido de la ĉefa asteroida zono en orbita resonanco 1:2 kun Marso. Ĝi estis malkovrita la 10-an de septembro 1996 de la ĉeĥa astronomo Miloš Tichý elde la Observatorio Kleť, proksime de České Budějovice en Ĉeĥa Respubliko.

120643 Rudimandl
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 120643 Rudimandl
Aliaj nomoj 1996 RU ; 2000 UB10
Malkovro
Malkovrintoj J. Tichá kaj M. Tichý
Dato de malkovro 10-a de septembro 1996
Loko de malkovro České Budějovice (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
362,025 Gm (2,420 AU)
273,694 Gm (1,830 AU)
450,357 Gm (3,010 AU)
Discentreco 0,2440
Meza anomaliangulo 112,730°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 1,145°
Periodo 1375,050 tagoj (3,765 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
317,058°
Argum. de periapsido 34,630°
Terdistanco
- Minimuma

123,279 Gm (0,8241 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,5
vdr

Ĝi estis nomita en memoro de la ĉeĥa-germana elektra inĝeniero kaj amatora astronomo Rudi W. Mandl[1] (18941948). Interesita pri la gravitaj lensoj, li renkontis Albert Einstein en 1936 kaj persvadis lin ekzameni tiun problemon. Einstein tiam publikigis " Lensa Ago de Stelo per Devojiĝo de la Lumo en la Gravita Kampo ".[2]

Notoj kaj referencoj

  1. La amatoro, kiu helpis Einstein por vidi la lumon, el Club Sicomoro (angle)
  2. Eklipsoj de Steloj – Mandl, Einstein, kaj la Frua Historio de la Gravita Lensado, el la paĝaro de Max Planck Institut für Wissenschaftsgeschichte (angle)

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (120001–121000)Poste:
(120642) 1996 PY5120643 Rudimandl(120644) 1996 RM3