Štrigova, hungare Stridóvár estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. Ankoraŭ 9 vilaĝoj (Banfi, Jalšovec, Grabrovnik, Stanetinec, Leskovec, Prekopa (Štrigova), Robadje, Sveti Urban, Železna Gora) apartenas al la municipo.

Štrigova
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40312
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 357  (2021) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 30′ N, 16° 17′ O (mapo)46.516.28806Koordinatoj: 46° 30′ N, 16° 17′ O (mapo) [+]
Areo 39,3 km² (3 930 ha) [+]
Štrigova (Kroatio)
Štrigova (Kroatio)
DEC
Štrigova
Štrigova
Situo de Štrigova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Štrigova [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Štrigova situas sur montetaro, laŭ la landlimo de Slovenio, laŭ flankovojoj. Limpasejo estas al Razkrižje. Ĉakovec troviĝas 17 km.

Historio redakti

La romianoj fondis komunumon Stridonium. Komence de la hungara erao fortikaĵo konstruiĝis, kiu unue menciiĝis en 1270 en formoj Sztrigó kaj Trigau. Reĝo [[Karlo la 1-a (Hungario) akiris ĝin en 1328 de aŭstraj princoj. En 1910 loĝis en la komunumo 433 da homoj (kroatoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti