Železna Gora (hungare Vashegy [vaŝhedj]) estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Štrigova. En ambaŭ lingvoj la loknomo signifas: feromonto.

Železna Gora
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40312
Demografio
Loĝantaro 379  (2021) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 29′ N, 16° 19′ O (mapo)46.48123616.30992031Koordinatoj: 46° 29′ N, 16° 19′ O (mapo) [+]
Areo 5,7 km² ( 570 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Železna Gora (Kroatio)
Železna Gora (Kroatio)
DEC
Železna Gora
Železna Gora
Situo de Železna Gora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Železna Gora [+]
vdr
Centro de Železna Gora

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Železna Gora situas inter deklivoj. Štrigova troviĝas je 3, Čakovec je 14 km-oj. Proksime troviĝas monto 344 m-ojn alta, la plej alta punkto de Međimurje.

Historio redakti

La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya. En 1910 vivis tie 928 homoj, (kroatoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Vashegy apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo.

Vidindaĵoj redakti