54509 YORP

asteroido

54509 YORP estas tre malgranda, tre rapide rotacianta terrenkonta apolona asteroido malkovrita la 3-an de aŭgusto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo «LINEAR» (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

54509 YORP
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Radara bildo kaj 3D modelo de 54509 YORP
Radara bildo kaj 3D modelo de 54509 YORP
Radara bildo kaj 3D modelo de 54509 YORP
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 54509 YORP
Aliaj nomoj 2000 PH5
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ efiko de Jarkovskij-O’Keefe-Radzijevskij-Paddack vd
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 3-a de aŭgusto 2000
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
149,604 Gm (1,00004 AU)
115,208 Gm (0,7701 AU)
184,000 Gm (1,230 AU)
Discentreco 0,2299
Meza anomaliangulo 253,026°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 1,833°
Periodo 365,280 tagoj (1,0001 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
281,887°
Argum. de periapsido 274,105°
Terdistanco
- Minimuma

414 260 km Gm (0,002769 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~150 m
Rotacia periodo 0,2029 horoj (12,174 minutoj)
Geometria albedo ~0,1
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 22,7
vdr

La mezuro de ĝia rotacia rapido provizis la unuan pruvon de la efiko YORP, laŭ kiu ĝi estis nomita.

Ecoj redakti

Rotacia rapido redakti

Ĝia rotacio estas neordinare rapida (ĉ. po unu turno en 12 minutoj). Tiam, kiam la asteroido estis konata nur per la maldaŭra nomo 2000 PH5, ĝi estis elektita pro sia malgrandeco kaj proksimeco kun la Tero, kiel objekto de mezuro por scii ĉu, kiel oni supozis, la plirapidiĝo de ĝia rotacio estus ŝuldata al la efiko YORP.

En 2007, post 4 jaroj de observadoj gvidataj de Stephen Lowry kaj Alan Fitzsimmons per teleskopoj en la tuta mondo, montriĝis, ke la rotacia periodo malgrandiĝas de po ĉirkaŭ 1 milisekundo/jaro.[1][2] tio, kiu faras, ke inter 2001 kaj 2005 la asteroido "antaŭeniris" de ĉirkaŭ 250° rilate al ties antaŭkalkulata pozicio.[3]

Kampanjo de radaraj observoj elde la Arecibo-radio-observatorio en 2004 permesis 3D-modeligon de la asteroido, tio, kiu konfirmis, per cifereca simulado, ke la plirapidiĝo kongruas kun la antaŭkalkuloj.[4] kaj, ke la tajda forto pro proksimiĝo de Tero ne povas esti ties kialo.[5]

Aliaj simuladoj montras, ke ĝi gardos stabilan orbiton dum 35 milionoj da jaroj. Post tia tempo ĝia rotacia periodo atingos periodon de ~20 sekundoj; ĝi tiam estos ŝanĝinta de formo aŭ disinĝinta por fariĝi duopa asteroido.[3]

Orbito redakti

 
Hufuma orbito

54509 YORP havas praktike saman orbitan duonan grandakson (do saman orbitan periodon) kiel la Tero: 1,0000419 AU; ĝi trakuras hufuman orbiton relative al la Tero kaj proksimiĝas ĝin ĉiuj 100 jaroj.

Ĝia tera MOID estas, laŭ la fontoj, inter 0,0004518 kaj 0,00276915 AU (inter 67 600 km kaj 414 260 km), tamen la asteroido ne venos tiom proksime de la Tero; ĝi montras nenian danĝeron de alfrapi Teron dum la venontaj 2000 jaroj.

Ĝiaj orbitaj karakterizoj pensigas, ke ĝi estis origine objekto elpuŝita el la sistemo Tero - Luno.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (54001 – 55000)Poste:
(54508) 2000 PD454509 YORP54510 Yakagehonjin

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (54509) YORP en la franca Vikipedio.