6192 Javiergorosabel

asteroido

6192 Javiergorosabel estas malgranda, malrapide rotacianta sed treege hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 21-an de majo 1990 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, en la kantono San Diego (Kalifornio, Usono).

6192 Javiergorosabel
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6192 Javiergorosabel
Aliaj nomoj 1990 KB1 ; 1952 PA ;
1976 GT6 ; 1984 YS2
Nomita laŭ Javier Gorosabel vd
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 21-a de majo 1990
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
343,235 Gm (2,294 AU)
252,310 Gm (1,687 AU)
434,159 Gm (2,902 AU)
Discentreco 0,265
Meza anomaliangulo 130,097°
Klinangulo 10,320°
Periodo 1269,395 tagoj (3,475 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
122,288°
Argum. de periapsido 169,040°
Fizikaj ecoj
Diametro 6,455 ± 0,082 km
Rotacia periodo 3,2854 tagoj (78,85 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,353 ± 0,040
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,9
vdr

Ĝi estas asteroido de spektra klaso "S", tie estas "ŝtona" asteroido, kies surfaco konsistas ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio. Tiaj asteroidoj ĝenerale havas grandan albedon ; facte ĝi resendas ĉirkaŭ unu trionon de la suna lumo.

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la eŭska hispana astronomo Javier Gorosabel Urkia (19692015), kiu grave kontribuis al la studo de la gamo-radiaj ekbriloj. Li estis fervora popularigisto de astronomio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6191 Eades6192 Javiergorosabel6193 Manabe