La Airbus SE estas Eŭropa aviadila fabrikanta kompanio, kiu fabrikas pasaĝeraviadilojn kiel Airbus A320 kaj Airbus A380.

Airbus SE
Airbus SE
negoco • entrepreno • Konzernopublika kompanio vd
Dum decembro 1970 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Dornier
Jura formo Eŭropa Kompanio
Ĉefestro(j) René Obermann • Denis Ranque vd
Sidejo Blagnac, Francio
Lando Nederlando
Estr(ar)o Denis Ranque (Prezidanto),
Tom Enders (CEO)
Dungitoj 129 442 (2017)
Agokampo Aviadila fabrikado
aviadilo
ISIN-kodo NL0000235190
Posedata de Sociedad Estatal de Participaciones Industriales • SOGEPA • Gesellschaft zur Beteiligungsverwaltung mbH & Co. KG • UBS vd
filiaj kompanioj Airbus Defendo kaj Kosmo • Airbus Helicopters • Cassidian • Astrium • Airbus Military • Airbus Operations S.A.S • STELIA Aerospace • Infoterra Ltd • Airbus UK • Laboratoire Sciences de l'Univers au Cerfacs • Airbus • ATR vd
Posedataj kompanioj EADS EFW • MBDA • ATR vd
TTT www.airbus.com
vdr

Kiel internacia aviadila fabrikanto, nuntempe Airbus estas ĉefa fabrikanto, kiu konkuras kun Boeing. La pasaĝeraviadiloj de Airbus estas uzataj en pli ol 100 landoj.

Historio redakti

 
Prezentado de Airbus A380

Dum la 1970-jaroj, Eŭropaj landoj sciiĝis ke Usonaj aviadkompanioj kiel Boeing kaj McDonnell Douglas, Lockheed posedas plimultan parton en aviadmerkato. Kontraste al Usono, Eŭropaj landoj havis multajn aviadajn entreprenojn, tamen ne havis grandan kompanion kiel Usonaj kompanioj. Por solvi kaj konkursi en internacia aviadmerkato, tri landoj (Britio, Francio, Okcidenta Germanio) konsentis la formigon kompanion.

La Airbus estas kreita la 18-an de decembro 1970. franca nacia aviadkompanio Aerospatiale kaj la germana aviadkompanio Deutscher Aerospace ekkunlaboris en kuna iniciato. La hispana CASA aliĝis en 1971 al la konsorcio. la brita aviadkompanoi British Aerospace en 1979.

La unua aviadilo de Airbus estis la Airbus A300, kiu prezentiĝis en 1972. En 2005 Airbus prezentis prototipon de A380. Ekde tiam tiu aviadilo estos la plej granda pasaĝera aviadilo en la mondo kun ebleco transporti samtempe 550 personojn. Pliaj flughavenoj jam nun adaptis siajn surterigejojn por ĝin povi akcepti.

Ĝis 2000 ambaŭ Aerospatiale kaj Deutsche Aerospace posedis 38% en Airbus, British Aerospace 20% kaj CASA 4%. En tiu jaro la konsorcio estis pliintensigita ĝis la European Aeronautic, Defence and Space Company (EADS), kun escepto de British Aerospace. Airbus iĝis sendependa kompanio (Airbus SAS) kun ĉefa sidejo en Parizo. Airbus SAS apartenas por 80% al EADS kaj por 20% al British Aerospace.

La filio de komerca aviado, Airbus SAS aneksiĝis en Airbus Group en 2014. Danke al granda skalo de ĝia filio, Airbus SAS kaj Airbus Group aneksiĝis al Airbus en 2017.[1]

Aviadiloj redakti

Civila aviadilo redakti

Milita aviadilo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Antaŭa Bombardier CSeries.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti