„ Akbar, imperiestro de Hindujo 1556—1605. Lia tomba konstruaĵo apud viiaĝo Sekandra,
proksime ĉe Agra, estas unu inter la plej famaj vidindaĵoj de Hindustan. Ĝi kaj historiaj dokumentoj revigis la aŭtoron. Viveca vortopentro bildigas lokojn, tiamajn cirkonstancojn en ekonomio, politiko, religio kaj enkamigas simpatian agantaron. Peniko de
majstro kreis kulturbildon allogan, al kiu leginto volonte revenadas.
Sed la nomoj de la tradukinloj atentigas esp-iston pri alia flanko de la libro interesa: pri la lingva! Kiu aŭdis iam paroladon de s-ino Isbrücker aŭ ŝia edzo, li legante ĉi libron komprenos la luktadon kun la malfacilajoj de l' originalo. Ili ne estis evitataj sed kuraĝe atakataj. Pro tio „Akbar“ apartenas al nia literaturhistorio, verko. kiu montras al ni klare la transiron de la lingvo antaŭmilita al la elasta lingvo moderna. Ni trovas ankoraŭ: „post“ en senco loka, „tiam“ anstataŭ „poste“, „antaŭ ol“ („antaü kiam“), „ankoraŭ" („jam“), iri renkonten (renkonte), teniĝo (sinteno), vidu (rigardu), aŭdu (aŭskultu), „la“ antaŭ propraj nomoj k. s.; sed jam rimarkindajn novaĵojn: „malema“ k. s., akuz. nur kie nepre necesa ekz. „reliriĝi en arbaroj“, nedeklinatajn nomojn proprajn. Ke la tradukintoj konscie laboris, pruvas la lisioj de novaj vortoj (33) je la lino. Sed ili ne estas kompletaj; ekz. „enorma“ 43 10 (supermezura, grandega, nenorma, grandioza, ega, trea), „korpulenta“ 40 12 (iom dika, diktalia, dikventra, grastalia), „Padro“ 64 7 (1. pater, ordena patro, kal. ordenano, monano). Aliflanke mankas ankoraŭ la kuraĝo skribi tion, kio buŝe jam estis praktikata en 1924 ĉe kunmeto de vortoj; tiel restis ekz. „larĝŝultra“, „vivvojaĝo“, „rokkolosoj“ k. s. Fine estas provita la enkonduko de „darfi", „mis-*,
„retro“ kaj starigo de regulo pri uzo de akuz. en nerekta komplemento. Tion devos pravigi
aŭ ne la natura evoluo de la lingvo. Sed la merito de la aŭtoroj restas esti donacintaj al ni tian ne nur laŭenhave sed ankaŭ stile interesan verkon; nia estas la tasko studadi ĝin. ” |