Artokarpo[1] (Artocarpus) estas plantgenro el la familio de la Morusacoj (Moraceae) de monoikaj arboj kun kunmeta ŝajnfrukto, devenanta el la kuniĝo de la veraj fruktoj (akenoj), de la floroj kaj de la floraj receptakloj; ĉ. 50 specioj el Hindio kaj Malajzio, du (panarbo kaj jakvarbo) kultivataj por manĝebla ŝajnfrukto kaj kelkaj liverantaj bonkvalitan lignon. Ĝi hejmiĝas en la subtropikaj kaj tropikaj Azio kaj Malajzio. Fruktoj kaj ligno de kelkaj specioj havas ekonomian gravon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Artokarpo, ”Artocarpus ”
panarbo aŭ ordinara artokarpo (Artocarpus altilis)
panarbo aŭ ordinara artokarpo (Artocarpus altilis')
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Rozaloj, Rosales
Familio: Morusacoj, Morusaceae
Genro: Artokarpo, Artocarpus
Specio: 50 – 60 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo de Artocarpus incisus
folioj kaj fruktaroj de Artocarpus elasticus
fruktaroj ĉe la arbo de jakvojakvoarbo aŭ diversfolia artokarpo (Artocarpus heterophyllus) tuj ĉe la trunko

Priskribo redakti

Vegetaj karakterizaĵoj redakti

Ĉiuj Artocarpus-specioj estas ĉiamverdajfolifalaj arboj. Ili enhavas laktosukon. Ili havas alternestarantajn, duliniajn aŭ spirale startantajn foliojn. La folioj havas tigojn. La grandaj foliplatoj estas simplaj ĝis palmataj kaj glatrandaj kun leda konsisto. Ĉiuj specioj havas stipulojn, kiuj estas nekunkreskintaj.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

Artocarpus-specioj estas unuseksaj dioikaj. Ofte ĉe la trunko aŭ ĉe la ĉefaj branĉoj kreskas terminale florarojn kun multnombraj floroj. La masklaj floroj ne estas kunkreskintaj kaj ĉirkaŭitaj de brakteoj. La sepaloj estas tube kunkreskintaj, havante du ĝis kvar kalikajn pintojn. Nur ekzistas unu stameno kun globforma ĝis oblonga antero.

La inaj floroj estas minimume parte kunkreskintaj kun la brakteoj. La kaliko estas parte tubforma. La ovario estas nekunkreskinta. Floroj kaj brakteoj estas flanke kunkreskintaj kaj formas post la fekundigo karnecan karpelaron. La semoj ne havas endospermon.

Disvastigo redakti

La genro Artocarpus estas disvastigita de la tropikaj kaj subtropikaj Azio kaj pacifikaj insuloj.

Sistematiko redakti

La una priskribo de la genro Artocarpus estis publikigita de la germanaj natursciencistoj Johann Reinhold Forster kaj Johann Georg Adam Forster 1775 en Characteres Generum Plantarum, 102, tabuloj 51 kaj 51a. Ambau, patro kaj filo partoprenis la duan vojaĝon tra la suda Pacifiko (1772 ĝis 1775) de James Cook. Ĉe la publikigo de siaj rezultoj ili priskibis kaj ordigis la genron Artocarpus per la priskribo de la specio Artocarpus communis (hodiaŭa valida nomo Artocarpus altilis) estas ordinara artokarpo. La genra nomo konsistas el la grekaj vortoj artos por pano kaj carpos por frukto.[2] Sinonimoj por Artocarpus J.R.FORST. & G.FORST. estas: Polyphema LOUR., Radermachia THUNB., Sitodium PARKINSON. La genro Artocarpus apartenas al la tribo Artocarpeae en la familio Morusacoj. [3]

La genro Artokarpo (Artocarpus) konsistas el 50 ĝis 60 specioj. La genro estas dividita en la subgenroj Artocarpus kaj Pseudojaca. Jen elekto de la specioj [3]:

Scienca nomo Esperantlingva nomo subgenro sinonimoj
Artocarpus altilis (PARKINSON) FOSBERG panarbo[1] aŭ ordinara artokarpo[1] Artocarpus Artocarpus communis J.R.Forst. & G.Forst.Artocarpus incisus L. f.
Sitodium altile PARKINSON
Artocarpus rima BLANCObr />Artocarpus laevis HASSK.
Artocarpus blanca (ELMER) MERR. Artocarpus Artocarpus communis var. blancoi
Artocarpus camansi BLANCO Artocarpus
Artocarpus chama BUCH.-HAM. Artocarpus Artocarpus chaplasha ROXB.
Artocarpus elasticus REINW. EX BLUME Artocarpus
Artocarpus gomezianus WALL. EX TRÉCUL Pseŭdojakvo Artocarpus pomiformis TEIJSM. & BINN.
Artocarpus gongshanensis S.K.WU EX C.Y.WU & S.S.CHANG ?
Artocarpus heterophyllus LAM. jakvojakvarbo[1] aŭ diversfolia artokarpo[1] Artocarpus Artocarpus integerauct.Artocarpus integrifolius auct.
Artocarpus hirsutus LAM. Artocarpus
Artocarpus hypargyreus HANCE EX BENTH. Pseŭdojakvo
Artocarpus incisus (THUNB.) L. F.> ?
Artocarpus integer (THUNB.) MERR. ĉempedako Artocarpus Artocarpus champeden (Lour.) Stokes
Artocarpus integrifolius L. F.
Artocarpus polyphema
Polyphema champeden LOUR.
Radermachia integra THUNB.
Artocarpus lacucha BUCH.-HAM. Pseudojakvo Artocarpus lakucha ROXB.
Artocarpus mariannensis TRÉCUL Artocarpus
Artocarpus nanchuanensis S.S.CHANG ET AL. ?
Artocarpus nigrifolius C.Y.WU ?
Artocarpus odoratissimus BLANCO marango Artocarpus
Artocarpus ovatus BLANCO pseŭdojakvo Artocarpus cummingianus Trécul
Artocarpus petelotii GAGNEPAIN ?
Artocarpus pithecogallus C.Y.WU ?
Artocarpus rigidus BLUME simia jakvo Artocarpus
Artocarpus styracifolius PIERRE ?
Artocarpus tamaran BECC. Artocarpus
Artocarpus tonkinensis A.CHEV. EX GAGNEP. Pseŭdjakvo
Artocarpus venenosa ZOLL. & MORITZI ?
Artocarpus xanthocarpus MERR. ?

La sekvantaj specioj, kiuj pli frue apartenis al artokarpo, nun enordiĝis en aliaj genroj:

Uzado redakti

Sub la komerca nomo „terap“ lignoj de sekvantaj specioj estas komercigitaj: apud kelkaj specioj el la genro Parartocarpus kaj la specio Antiaris toxicaria, Artocarpus chaplasha, Artocarpus elasticus, Artocarpus scortechinii, Artocarpus hypargyreus, Artocarpus styracifolius kaj Artocarpus tonkinensis [4]

La fruktoj de la jakvo-arbo (Artocarpus heterophyllus) de la ĉempedako (Artocarpus integer), de Artocarpus tonkinensis kaj Artocarpus mariannensis estas manĝeblaj. Konataj estas centoj da kultivaroj.

La latekso de Artocarpus hypargyreus estas uzata.

Fontoj redakti

  • Zhengyi Wu, Zhe-Kun Zhou & Michael G. Gilbert: Moraceae in der Flora of China, Volume 5, 2003, S. 30: Online.
  • N. Y. C. ZEREGA, D. RAGONE, T.J. MOTLEY: Systematics and species limits of breadfruit (Artocarpus, Moraceae), In: Systematic Botany, 30, 2005, S. 603–615: PDF-Online, Arkivigite je 2010-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
  • Reinhard Lieberei, Christoph Reisdorff: Nutzpflanzenkunde - begründet von Wolfgang Franke. 7. Auflage, Thieme-Verlag, 2007; S. 104 f, 212 f; ISBN 978-3-13-530407-6

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Laŭ NPIV, kapvorto "artokarpo"
  2. Helmut Genaust. Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen, p. 79, 2005, ISBN 3-937872-16-7
  3. 3,0 3,1 Artocarpus en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  4. Datenblatt bei Handelshölzer bei DELTA von H. G. Richter & M. J. Dallwitz.