Attelwil

komunumo de Svislando
Attelwil
Blazono de Attelwil
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 15′ 35″ N 8° 2′ 40″ O / 47.25972 °N, 8.04444 °O / 47.25972; 8.04444 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 35″ N 8° 2′ 40″ O / 47.25972 °N, 8.04444 °O / 47.25972; 8.04444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 294
Areo 2,19 km²
Alteco 501 m super marnivelo
Poŝtkodo 5056
Komunumkodo 4271
Mapo de Attelwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Attelwil estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Attelwil situas okcidente de la rivero Suro, kiu formas la orientan limon de la komunumo. La vilaĝo situas sur flanka moreno de la iama glaciepoka Reuss-Glaĉero.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,19 km², de kiuj 0,79 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,23 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 679 m s.m. sur la monteto Tannholzberg kaj la plej malalta punkto sur alteco de 474 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Suro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Attelwil limas en nordo al Staffelbach, en oriento al Moosleerau, en sudo al Reitnau kaj en okcidento al Wiliberg.

Trafiko redakti

La vilaĝo Attelwil situas flanke de la ĉefaj trafikfojoj. La kantonoa ĉefvojo de Araŭo al Sursee pasas 1 km oriente de la vilaĝo aliflanke de la rivero Suro. La vilaĝo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Schöftland tra Attelwil al Sursee.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 6 kilometrojn norde en Kölliken kaj al la svisa aŭtovojo A2 4 kilometrojn okcidente en Reiden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Attelwil datiĝas el la jaro 1306 kiel Attelwile.

En mezepoko Attelwil estis sub al regado de la Habsburgoj. Post la kokero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Attelwil apartenis al la berna ĉefvoktejo Lencburgo. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Attelwil estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti