Belsősárd [belŝOŝArd] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. Belső signifas en la loknomo: interna.

Belsősárd laŭ Hungara runoskribo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Belsősárd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Lendava-Szombathely preteriras. Rédics troviĝas 4, Lenti 7, Nova 21, Zalaegerszeg 46, Budapeŝto 248 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri vilaĝo "Sárd" devenis el 1389, kiu disiĝis al Interna kaj Ekstera Sárd en la 18-a jarcento. Post Traktato de Trianon la vilaĝo perdis naturajn kontaktojn al distriktejo Lendava. Post la 2-a mondmilito la kontaktoj malboniĝis kun Jugoslavio, tial la limoproksima Belsősárd malevoluis.

En Belsősárd migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti