Charles Colbert de Croissy

Charles COLBERT DE CROISSY (naskiĝis en 1629 en Reims - mortis 28-a de julio 1696 en Versailles) estis franca diplomato dum la reĝado de Ludoviko la 14-a. Charles estis la frato de la fama ministro Jean-Baptiste Colbert.

Charles Colbert de Croissy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1629 (1629-08-05)
en Reims
Morto 28-an de julio 1696 (1696-07-28) (66-jaraĝa)
en Versailles
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Nicolas Colbert de Vandières
Patrino Marie Pussort
Frat(in)oj Nicolas Colbert • Jean-Baptiste Colbert
Infanoj Jean-Baptiste Colbert, marquis de Torcy • Louis François Colbert, Chevalier de Croissy
Okupo
Okupo ŝtatreprezentantodiplomato
vdr

Li fariĝis la franca ambasadoro ĉe Berlino, Romo kaj sekve en Anglio ekde 1668 ĝis 1674. Tie, li obtenis sekretan aliancon kun Karlo la 2-a per la traktato de Dovero. Li estis ankaŭ unu el la traktintoj de la traktato de Aachen en 1668 kaj de la traktato de Nijmegen en 1678.

Li fariĝis la nova franca ministro pri eksteraj aferoj en 1679, kaj anstataŭis Simon Arnauld de Pomponne. Charles plenumis la "kunigan politikon" de Ludoviko la 14-a ĉe la orientaj limoj de la reĝlando, kaj tio kaŭzis la militon de la ligo de Augsburg. Li finfine preparis la traktadon de la traktato de Ryswick, en 1697.