Christian DAVID (naskiĝinta la 17-an de februaro 1692 en Ženklava/Moraviasilezia regiono, mortinta la 3-an de februaro 1751 en Herrnhut) estis germanlingva morava misiisto protestantisma, verkisto kaj himnoverkisto. Li vojaĝis kiel misiisto de la Unuiĝo de fratoj al Gronlando kaj al indianoj amerikaj. Li estas konata kiel la verkinto de belaj himnoj; partoj troviĝas ekz. en la konata germanlingva eklezikanto "Sonne der Gerechtigkeit" de 1932.

Christian David
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1692 (1692-02-17)
en Ženklava
Morto 3-an de februaro 1751 (1751-02-03) (58-jaraĝa)
en Herrnhut
Tombo Herrnhut
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo religiulo • misiisto • ĉarpentisto • poeto
vdr

Vivo redakti

David estis katoliko je la komenco, laborante kiel ĉarpentisto kaj soldato. Li estis impresata de la pietisma movado kaj konvertiĝis en 1714. En 1722, li helpis al rifuĝintoj de Moravio eviti la kontraŭreformacion kaj venigis ilin al protestantisma Saksio. Samloke li kunfondis la Unuiĝon de fratoj helpante Nikolaus Ludwig von Zinzendorf. Kun Zinzendorf li konatiĝis en Görlitz; sur apuda Hutberg-monto ili konstruis la unuan ejon misian. David iris kiel misiisto de la herrnhut-anoj diversloken (Gronlando, Hollando, Livlando, Pensilvanio). Dum misiado en Gronlando, li kunfondis kun Matthias Stach kaj Christian Stach en 1733 la setlejon Neu-Herrnhut/Noorliit (hodiaŭ en la centro de Nuuk). La ĉi-tie en 1738 konstruita misia domo servis ĝis 2009 kiel ĉefa ejo de la Universitato de Gronlando.

David skribis la himnon "Seyd gegrüßt, zu tausendmahl", publikigita en 1728. Du jarcentojn poste, Otto Riethmüller elektis du el ĝiaj strofoj por la himno "Sonne der Gerechtigkeit", publikigita unue en 1932 en kantaro por junularoj (Ein neues Lied). Kroma strofo estis aldonita al la himno en ekumena versio en 1971.

Literaturo redakti

  • Edita Sterik: Mährische Exulanten in der erneuerten Brüderunität im 18. Jahrhundert. Beiheft der Unitas Fratrum Nr. 20, Herrnhuter Verlag, Herrnhut, 2012
  • Martin Brecht: Geschichte des Pietismus, Bd. 2. Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen, 1995, ISBN 3-525-55347-1

Eksteraj ligiloj redakti