Christoph Bernhard

Christoph Bernhard (* 1-a de januaro 1628 supozeble en Kolberg; † 14-a de novembro 1692 en Dresdeno) estis germana komponisto, kapelestro kaj muzikteoriisto.

Christoph Bernhard
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1628 (1628-01-01)
en Kołobrzeg
Morto 14-an de novembro 1692 (1692-11-14) (64-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzikdirektoro • muzika teoriisto
vdr

Sian unuan muzikan edukadon li ricevis en Dancigo, kaj kiel liaj instruistoj estas menciendaj ĉefe Paul Siefert kaj Christoph Werner. En 1648 (laŭ kontrakto de 1-a de aŭgusto 1649) li iĝis kantisto ĉe la Dresdena kortegokapelo. Meze de la 17-a jarcento li vojaĝis al Italio. Tie li konatiĝis kun Giacomo Carissimi, kapelestro ĉe la Collegium Germanicum en Romo. Post sia reveno en 1655 li iĝis vickapelestro en Dresdeno. Tiun ĉi pozicion li plenumis ĝis 1664.

En 1656 li iris pluan fojon al Italio. En la jaro 1663 li transprenis lapozicion de muzikdirektoro kaj kantoro ĉe la S-kta Johannis-lernejo en Hamburgo. Ĉi tie li sukcedis Thomas Selle. Komence de la sepdekaj jaroj de la 17-a jarcento li reiris al Dresdeno, por labori kiel edukisto kaj muzikinstruisto de la princoj ĉe la tiea kortego, kaj refoje transprenis la oficon de vickapelestro. En 1680 li estis nomumata kortegokapelestro, tiun ĉi oficon li plenumis ĝis sia morto en la jaro 1692.

Christoph Bernhard validas kiel majstra lernanto de Heinrich Schütz. De tiu ĉi li ricevis la komision komponi moteton por lia entombigo. Plue li kreis entombigomoteton por Johann Rist. Plue kantoj, arioj kaj eklezimuziko estas rigardataj kiel liaj verkoj.

Krome Bernhard estas verkinto de gravaj traktaĵoj pri muziko. En ili li traktas antaŭ ĉio la temojn kontrapunkto, instruo pri modaloj, instruo pri ornamaĵoj kaj figuroj samkiel la stilinstruo. Ili estas rigardata kiel respegulaĵo de la komponinstruo de Schütz.

Verkoj redakti

  • Komponaĵoj
    • Da pacem Domine
    • Reminiscere, miserationum tuarum Domine
    • Herzlich lieb hab ich dich, o Herr
    • Ich sahe an alles Thun
    • Heute ist Christus von den Toten auferstanden
    • Wohl dem, der den Herren fürchtet
  • Skribaĵoj
    • Von der Singekunst oder Manier (Kompontraktaĵo laŭ la instruo de Heinrich Schütz)

Eksteraj ligiloj redakti