Cité des Sciences et de l'Industrie

scienca muzeo en Francio

La Cité des Sciences et de l'Industrie (Civito de Sciencoj kaj Industrio) estas la plej granda scienca muzeo en Eŭropo.[1] Situanta en Parko de La Villette en la 19-a arondismento de Parizo, Francio, ĝi estas unu el la tri dekduoj da Kulturaj Centroj de Scienco, Teĥnologio kaj Industrio (CCSTI), promociantaj sciencon kaj sciencan kulturon.

Cité des sciences et de l'industrie
Cité des sciences et de l'industrie
teknika muzeo
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo Pont-de-Flandre
Urbo Parizo
Adreso Parko de La Villette
30, avenue Corentin-Cariou
19-a arondismento
Poŝtkodo 75019
Estiĝo 1980-aj jaroj
Malfermo 1986
Direktoro Claudie Haigneré
Koordinatoj 48° 53′ 44″ N, 2° 23′ 17″ O (mapo)48.8955562.388056Koordinatoj: 48° 53′ 44″ N, 2° 23′ 17″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Cité des Sciences et de l'Industrie (Parizo)
Cité des Sciences et de l'Industrie (Parizo)
DEC
Map
Cité des sciences et de l'industrie
Kolektoj Scienco
Jaraj vizitantoj: 2 196 200 (2016)
Retpaĝo www.cite-sciences.fr
vdr
Cité des Sciences et de l'Industrie

Ĉirkaŭ kvin milionoj da homoj vizitas la Civiton ĉiujare. Allogaĵoj inkluzivas planetarion, submarŝipon (Argonaute), IMAX-teatron (La Géode) kaj specialajn areojn por infanoj kaj adoleskantoj.

La Civito estas klasifita kiel "Établissement public à caractère industriel et commercial" (publika establaĵo kun industria aŭ komerca karaktero), specialiĝinta en la subteno de scienca kaj teĥnika kulturo. Kreita je la iniciato de Prezidanto Giscard d’Estaing, la celo de la Civito estas disvastigi sciencajn kaj teĥnikajn sciojn en la publiko, interalie por junuloj, kaj promocii publikan interesiĝon pri scienco, priserĉo kaj industrio.

La plej rimarkinda karakterizaĵo de la "bioklimata fasado" fronte al la parko estas "Les Serres" – tri forcejoj po 32 metrojn altaj, 32 metrojn longaj kaj 8 metrojn larĝaj. La fasadoj de "Les Serres" estis la unuaj strukturaj muroj el vitro konstruitaj sen framoj aŭ subtenaj kadroj.

Publikaj transportoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arfin, Ferne, "The End France: Insider's guide to Paris", The Daily Telegraph, 11 January 2009. Kontrolita 6 September 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cité des Sciences et de l'Industrie en la angla Vikipedio.