Distrikto Chemnitzer Land

La distrikto Chemnitzer Land (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Zwickauer Land kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Zwickau kunfandiĝis al nova distrikto Zwickau. La distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Zwickau apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Distrikto Chemnitzer Land
Origina nomo Landkreis Chemnitzer Land

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Glauchau
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2004-09-30) 136 235
Loĝdenso 406 loĝ./km²
Geografio
Areo 335,50 km²
Distrikto Chemnitzer Land sur la mapo de Saksio
Distrikto Chemnitzer Land sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 50′ 0″ N, 12° 53′ 0″ O (mapo)50.83333333333312.883333333333Koordinatoj: 50° 50′ 0″ N, 12° 53′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Chemnitzer Land (Germanio)
Distrikto Chemnitzer Land (Germanio)
DEC
Distrikto Chemnitzer Land
Distrikto Chemnitzer Land
Situo de Distrikto Chemnitzer Land
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj GC
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Chemnitzer Land [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La urbo Glauchau estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 335,50 km² loĝis 136 235 homoj; do meznombre 406 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Chemnitzer Land estas signita per 4.

Najbaraj distriktoj ĝis julio 2008 estis nordoriente Mittweida, sudoriente Stollberg, sudokcidente Zwickauer Land, norde la turingiaj distrikto Altenburger Land kaj en la oriento la eksterdistrikta urbo (germane: kreisfreie Stadt) Chemnitz.