Dua Pola Korpuso – granda taktika kaj operaca unuiĝo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, en la jaroj 1943–1947.

Dua Pola Korpuso
militista unuo
Komenco 1943 vd
Fino 1947 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Decembre 1943 transportita al Italio. Kiel parto de la brita 8-a Armeo, partoprenis la italan kampanjon. En majo 1944 konkeris Gustav-linion venkante en la batalo de Monte Cassino, poste ĉe la Hitler-linio (Piedimonte). Julie 1944 sur marbordo de Adriatiko liberigis Ankonon, aŭguste-septembre trarompis linion de gotoj, oktobre batalis en Apeninoj. Aprile 1945 partoprenis batalon pri Bolonjo. Post la Dua Mondmilito restis en Italio en la konsisto de okupaciaj armeoj. En 1946 transportita al Britio. Plimulto de soldatoj restis inter elmigrantaro kaj eniris Polan Korpuson de Prepariĝo kaj Dislokiĝo. En 1947 la korpuso estis malfondita.

Formigo kaj instruado de la korpuso redakti

Kreita la 21-an de julio 1943 el oficiroj kaj unuoj de Pola Armeo en Oriento surbaze de la ordono kaj direktivoj de Supera Komandanto, armea generalo Władysław Sikorski el la 16-a kaj 29-a de junio 1943, en norda Irako, en la regiono de Kirkuk. Komandantaron de la Armeo en Kampo oni alinomigis al komandantaro de la Dua Pola Korpuso. Aŭguste kaj septembre 1943 la korpuso estis transgrupigita al suda Palestino kaj dislokigita en divresaj lokoj kaj regionoj. Sur la tereno de Palestino la korpuso estis subigita al komandanto de la brita 9-a Armeo, generalo Williamowi Holmesowi. La brita flanko indikis terminon de batalpreteco je la 1-a de januaro 1944. Komandanto de la korpuso, generalo Władysław Anders konservis la postenon de la komandanto de la Pola Armeo en Oriento.

Novembre oni komencis transgrupiĝon de la korpuso al Egiptio. La tuta korpuso dislokiĝis 30 km okcidente de havenurbo Ismailia. Ĝi ricevis novan armilaron kaj plenan ekipaĵon. La 12-an de decembro 1943 la unuaj taĉmentoj estis transportitaj al haveno Taufig kaj surŝipigitaj. Sekvan tagon oni ŝarĝis la ŝipon per peza ilaro. La 14-an de decembro 1943 la ŝipo eniris al Sueza kanalo kaj vespere atingis Port Said, kie restis dum la sekvanta tago. Vespere la 16-an de decembro 1943 la ŝipo eliris de Port Said kaj la 21-an de decembro 1943 atingis havenon Taranto en suda Italio.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti