Eŭropaj balotoj 2019

Tago Ŝtatoj
ĵaŭdo,
23-a de majo
 Britio,  Nederlando
vendredo,
24-a de majo
 Ĉeĥio (1-a tago),  Irlando
sabato,
25-a de majo
 Ĉeĥio (2-a tago),  Francio (Transmaraj Teritorioj),  Latvio,  Malto,  Slovakio
dimanĉo,
26-a de majo
 Aŭstrio,  Belgio,  Bulgario,  Danio,  Estonio,  Finnlando,  Francio,  Germanio,  Grekio,  Hispanio,  Hungario,  Italio,  Kipro,  Kroatio,  Litovio,  Luksemburgo,  Pollando,  Portugalio,  Rumanio,  Slovenio,  Svedio

La 9-aj balotoj por la Eŭropa Parlamento okazis de la 23-a ĝis la 26-a de majo 2019 en ĉiuj 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tiu ĉi estis la naŭa rekta voĉdonado ekde 1979 por la Eŭropa Parlamento por elekti en kiuj estis elektitaj 751 Membroj de EP kiuj oficas en la oficperiodo 20192024; la britaj membroj tamen foriros kiam Britio eliros el Eŭropa Unio, kaj aliaj ŝanĝoj okazos (vidu sube).

La tagoj de la elektoj redakti

Nombro de seĝoj redakti

La tuta nombro de seĝoj estas 751, laŭ la Traktato de Lisbono kaj la decido de la Eŭropa Konsilio (2013) post la eniro de Kroatio. Ĝi malplialtiĝos al 705 post Briteliro.

Membroŝtatoj 2009 2013[1] 2014 2019 post Briteliro
  Aŭstrio 17 19 18 18 19
  Belgio 22 22 21 21 21
  Britio 72 73 73 73
  Bulgario 17 18 17 17 17
  Ĉeĥio 22 22 21 21 21
  Danio 13 13 13 13 14
  Estonio 6 6 6 6 7
  Finnlando 13 13 13 13 14
  Francio 72 74 74 74 79
  Germanio 99 99 96 96 96
  Grekio 22 22 21 21 21
  Hispanio 50 54 54 54 59
  Hungario 22 22 21 21 21
  Irlando 12 12 11 11 13
  Italio 72 73 73 73 76
  Kipro 6 6 6 6 6
  Kroatio 12 11 11 12
  Latvio 8 9 8 8 8
  Litovio 12 12 11 11 11
  Luksemburgo 6 6 6 6 6
  Malto 5 6 6 6 6
  Nederlando 25 26 26 26 29
  Pollando 50 51 51 51 52
  Portugalio 22 22 21 21 21
  Rumanio 33 33 32 32 33
  Slovakio 13 13 13 13 14
  Slovenio 7 8 8 8 8
  Svedio 18 20 20 20 21
  Eŭropa Unio 736 766 751 751 705

Voĉdonantoj redakti

Ĉirkaŭ 403 milionoj da eŭropaj civitanoj rajtis voĉdoni.

Fakte voĉdonis 51% el ili, procente pli ol en 2014, kiam nur 43% voĉdonis.[2]

Rezulto redakti

Post la voĉdonado, okazis kontroloj kaj sumoj de voĉoj, solvo de malkonsentoj / kontestoj, kaj oni malrapide pasis per tri niveloj: rezultoj "provizoraj", "finaj" kaj "oficialaj".

Samtempe, novaj partioj decidis pri la parlamenta grupo al kiu ili aliĝos. Ankaŭ partioj jam ĉeestantaj en la Eŭropa Parlamento, en kelkaj okazoj, ŝanĝis sian grupaliĝadon. Kompreneble, pluaj ŝanĝoj povas ankaŭ okazi en la estonteco.

La ĉefaj grupoj estas:[3]

  • PPE, Eŭropa Popola Partio, t.e. kristana-demokrata partio (182 Parlamentanoj)
  • S&D, Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (153)
  • Renew Europe, Renovigu Eŭropon (108)
  • Verduloj kaj ALE (75)
  • ID, Identiteco kaj Demokratio (73)
  • ECR (63)

La ceteraj grupoj havas po malpli ol 50 Parlamentanoj.

Referencoj redakti

  1. 18 parlamentanoj aldonitaj en 2011 laŭ la Traktato de Lisbono kaj 12 en 2013 post la membriĝo de Kroatio al EU.
  2. Partopreno (pluraj lingvoj haveblas, ne tamen Esperanto). Eŭropa Parlamento. Alirita 2019-06-15.
  3. Parlement européen 2019 - 2024 (pluraj lingvoj haveblas, sed ne esperanto) (2019-06-20). Alirita 2019-06-22.