Etruska arto

La etruska arto estis la formo de figura arto produktita de la etruska civilizacio kiu disvolviĝis en la nordo de Italio inter la 9-a jarcento kaj la 2-a jarcentoj a.K.[1] La arto kiu konserviĝis estas de funebra karaktero, rilata tiom kun la pentrarto (freskoj) kiom kun la skulptarto. Elstaras partikulare tiu lasta, kun sarkofagoj de terakoto naturgrandaj. Ili estis ankaŭ lertaj artmetiistoj, kiel tiuj kiujn ili pentris sur kruĉoj de ceramiko ŝajnige de la grekaj modeloj, kaj elstaraj juvelistoj kaj metalurgoj, elstare iliaj speguloj el bronzo gravuritaj.

Flugilhavaj ĉevaloj kun jungilaro, terakota bareliefo, etruska arto de la helenisma epoko (Palazzo Vitelleschi en Tarquinia)
«La sarkofago de la geedzoj», etruska funebra paro (Villa Giulia, Romo).

La restaĵoj de la etruska civilizacio troviĝas dise tra la italaj regionoj Toskanio, Latio (kie troviĝas la nekropoloj de Cerveteri kaj Tarquinia) kaj Umbrio. Ili videblas en kelkaj el la grandaj muzeoj italaj, ĉefe en la Villa Giulia (okupita ekde 1889 de la Nacia Etruska Muzeo) kaj en la Gregoria Muzeo de Vatikano, ambaŭ en Romo; la Arkeologia Muzeo de Florenco, la «Museo Archeologico Nazionale Etrusco della Città di Chiusi» kaj la «Museo Etrusco Guarnacci» en Volterra. Aliaj pli malgrandaj muzeoj dediĉitaj al la etruskoj estas la «Archeologico Etrusco» de Artimino, la «Cívico Archeologico» de Pitigliano kaj la Muzeo Etrusk-Romia de Todi.

Notoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín etruska arto estas Arto disvolviĝinta en Etruskio, lando inter la riveroj Arno k. Tibero (Ital.), dum 7-3 j.c. a.K. La Arkitekturo estis elvolba. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 69. Kaj li indikas etimologion el la latina etruscus.Azorín, samloke.