Fadd
Fadd estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 68 km²
- Loĝantaro: 4450
- Poŝtkodo: 7133
- Telefonprefikso: 74
Geografio redakti
Fadd situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de iama Danubo-branĉo, laŭ traira flankovojo, Tolna (urbo) estas proksime. Dombori apartenas al la grandvilaĝo, kie troviĝas feriejaj domoj apud la iama riverobranĉo.
Historio redakti
En la nuna Fadd vojo de la romianoj tuŝis la komunumon. La komunumo estis kampurbo dum la 15-a kaj 16-a jarcento-j. Post la turkoj alvenis hungaroj kaj slovakoj por refondiĝi la komunumon. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo kaj fremdultrafiko.
Vidindaĵoj redakti
Romkatolika novgotika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo konstruiĝis en 1864, la turo estas 54 m-ojn alta.
Famuloj redakti
- En Fadd naskiĝis Andor Szécsény.
- En Fadd mortis György Bartal (ministro).