Georg von Hertling

Germana registarestro

Georg von HERTLING (naskiĝis la  31-an de aŭgusto 1843(nun 1843-08-31) en Darmstadt, Hesio-Darmstadt; mortis la 14-an de januaro 1919 en Ruhpolding, Germanujo) estis konservativa politikisto en la germana imperiestra regno kaj kanceliero en la jaroj 1917 kaj 1918. Li krome apartenis al la Partio de la Centro.[1]

Georg von Hertling
germana kanceliero
G. v. Hertling, pentraĵo de 1908.
G. v. Hertling, pentraĵo de 1908.
Persona informo
Georg von Hertling
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1843 (1843-08-31)
en Darmstadt, Hesio-Darmstadt,  Germana Federacio
Morto 4-an de januaro 1919 (1919-01-04) (75-jaraĝa)
en Ruhpolding, Popola Ŝtato Bavario,  Germana Regno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando BavarioGermana Imperiestra Regno vd
Alma mater Munkena universitatoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Zentrumspartei vd
Subskribo Georg von Hertling
Familio
Patro Jakob Maximilian von Hertling vd
Patrino Antonie Georgine von Guaita vd
Profesio
Okupo politikisto • professor of philosophy vd
Aktiva en MunkenoBerlinoBonno vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Adolf Trendelenburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinte en 1843 kiel filo de katolikaj gepatroj, Hertling origine volis iĝi kleriko. Tamen, li studis filozofion en Münster, Munkeno kaj Berlino, kie li promociis en 1864. Li profesoriĝis en Bonn en la jaro 1867. En 1875, kvar jarojn post la kreiĝo de la Germana Imperio, li estis elektata unuafoje al la regna parlamento (germane Reichstag). Li estis parlamentano ĝis 1890, ekde kiam li paŭzis por ses jaroj, dum kiuj li laboris por sia partio en la germana subŝtato Bavario. De 1896 ĝis 1912, li denove estis ano de la Reichstag. Post tiu tempo, li denove laboris en Bavario, kie li iĝis ministro.[2]

Post kiam Hertling jam estis malakceptinta la postenon de regna kanceliero post la demisio de Theobald von Bethmann-Hollweg, li konsideris sin devigata iĝi kanceliero post la politike malsperta eksa kanceliero Georg Michaelis. Li enoficiĝis la 1-an de Novembro 1917. Antaŭ kiam Imperiestro Vilhelmo la 2-a enkondukis reformojn, kiuj plidemokratiigis Germanujon, por eviti revolucion, Hertling eksiĝis, ĉar li ne volis esti regnestro en parlamenta monarĥio.[3][4]

Referencoj redakti

  1. Abdullah, Mansur G. kaj aliaj: Georg, count von Hertling. El: Encyclopaedia Britannica. Ligilo: http://www.britannica.com/EBchecked/topic/263871/Georg-count-von-Hertling. Vidita la 25-an de Novembro 2013.
  2. Kock, Sonja/Albrecht, Kai-Britt: Georg Graf von Hertling. Politiker. dhm. Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/HertlingGeorg/. Vidita la 25-an de Novembro 2013.
  3. samfonte.
  4. Hardt, Lucas/Märke, Antje: Die Reichskanzler des Deutschen Kaiserreichs 1871 bis 1918. 7.1. Kanzler ohne Macht: Georg von Hertling. El: Das Bundesarchiv. http://www.bundesarchiv.de/oeffentlichkeitsarbeit/bilder_dokumente/01107/index-25.html.de. Vidita la 25-an de Novembro 2013.