Giovanni BOTERO (Bene Vagienna, Italio, ĉirkaŭ 1533 - Torino, Italio, 27-a de junio 1617) estis itala pensulo, pastro, poeto, diplomato, kaj politikisto.

Giovanni Botero
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1543 (1543-11-30)
en Bene Vagienna
Morto 23-an de junio 1617 (1617-06-23) (73-jaraĝa)
en Torino
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkistofilozofohistoriistoekonomikistodiplomato • poeto • geografo vd
Verkado
Verkoj The Reason of State vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Malamiko de Makiavelo, li estis pioniro de la pensaro de Th. R. Malthus (An essay on the principle of population). Lia plej grava verko estas Delle cause della grandezza e magnificenza delle città (Pri la grando de urbo, 1588).

Apartenanta al la itala grupo merkantilista, li publikigis en 1589 la influan verkon Della ragion di stato (Pri la racio de ŝtato).

Li estis el la ordeno de Jezuitoj, sed konfliktis kun tiu kaj estis elpelita en 1580. Poste li estis sekretario de Karlo Boromeo kaj sinsekve de Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo kiu sendis lin sekrete al Francio. Ekde 1586 li servis al la kardinalo Frederiko Borromeo (1564-1631), kuzo de lia protektanto. Li estis lia privata instruisto en Romo, kaj poste lia konsilisto kaj sekretario ĝis 1598.

Verko redakti

  • Della ragion di stato, Venezia, Giovanni Giolito de Ferrari, Giovanni Paolo Giolito de Ferrari, 1589. URL konsultita la 23an de Junio 2015.
  • Delle cause della grandezza e magnificenza delle città, 1588
  • Relazioni Universali, 1591-1618 (1618)
  • I Capitani, Giovan Domenico Tarino, Torino, 1607.