Halberstadt

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Halberstadt estas la administra centro de la distrikto Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 40 457 loĝantojn - sekve ĝi estas la kvina plej granda urbo de Saksio-Anhalto. Ĝi situas ĉirkaŭ 20 km nordoriente de la montaro Harco ĉe la rivereto Holtemme. Norde de la urbo etendiĝas la montetaro Huy, sude la montetaroj Spiegelsberge, Thekenberge kaj Klusberge.

Halberstadt
urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38820
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 457  (2022) [+]
Loĝdenso 283 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 54′ N, 11° 3′ O (mapo)51.89583333333311.046666666667Koordinatoj: 51° 54′ N, 11° 3′ O (mapo) [+]
Alto 119 m [+]
Areo 142,98 km² (14 298 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Halberstadt (Germanio)
Halberstadt (Germanio)
DEC
Halberstadt
Halberstadt
Situo de Halberstadt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Halberstadt [+]
vdr
Blazono Mapo
Blazono de Halberstadt Situo de Halberstadt en Germanio
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Distrikto: distrikto Harco
Geografia situo: 51° 54' N
11° 3' O
Alteco: 119 m super marnivelo
Areo: 82,22 km²
Loĝantoj: 40 457 (fine de decembro 2022)
Loĝdenseco: 481 loĝantoj/km²
Poŝtkodo: 38820
Telefonkodo: 03941
Regiona aŭtokodo: HZ
Administra kodo: 15085135
Adreso de la urba administrejo: Holzmarkt 1
38805 Halberstadt
Ĉefurbestro: Andreas Henke (Linkspartei)

Jam en 872 Halberstadt estis episkopa sidejo, urbajn rajtojn ĝi ricevis en 1108. En 1387 la urbo aliĝas al la komerca ligo Hanso. En 1681/82 pro la terura pesto mortis 2197 homoj. Ĉ. 1750 la poeto Johann Wilhelm Ludwig Gleim faris sian domon komunikada centro de la germana klerismo.

En 1938 la tre forta juda komunumo de la urbo estis devigata de la nazioj, mem detrui sian sinagogon en Bakenstrato. Tiu en 1712 en baroka stilo konstruita sinagogo, donacita de la kortega judo Berend Lehmann, siatempe estis unu el la plej belaj en Eŭropo.

La 8-an de aprilo 1945 pli ol 80% de la urbokerno estis detruita fare de anglaj/usonaj bombaviadiloj.

La rekonstruo de la urbocentro finiĝis nur en 1998.

Vidindaĵoj redakti

  • La historia ensemblo Katedrala placo kun la katedralo (en ĝi la fama katedrala trezoro) je la orienta flanko kaj la Preĝejo Nia kara Sinjorino je la okcidenta flanko
  • La historia malnovurbo kun kelkaj post la milito restintaj domoj en malsuprasaksia trabfaka stilo
  • La urbodomo, novkonstruita kun rekonstruitaj partoj de la malnova fasado kaj kun rolando
  • La Gleim-domo, muzeo pri la germana klerismo
  • Heineanum, unu el la plej grandaj ornitologiaj muzeoj en Germanio
  • La Berend-Lehmann-Muzeo pri judaj historio kaj kulturo
  • La Klaus-sinagogo, nun enhavanta la Moses-Mendelssohn-Akademion
  • La Schraube-Muzeo pri burĝa loĝkulturo de la 19-a jc.

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti