Hugó Preisz

hungara kuracisto, bestkuracisto, patologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923)

Hugó Preisz [prejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Preisz Hugó estis hungara kuracisto, bestkuracisto, patologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923). Lia nobela antaŭnomo estis rumai ekde 1918.

Hugó Preisz
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1860 (1860-09-21)
en Ruma
Morto 5-an de julio 1940 (1940-07-05) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracistobestokuracisto • bakteriologo • universitata instruisto
vdr

Hugó Preisz [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1860 en Hungara reĝlando en Ruma (tiam konata ankaŭ Árpatarló) (nuntempe en Serbio). Li mortis la 5-an de julio 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Hugó Preisz devenis el germana familio. Li ricevis diplomon en universitato en Budapeŝto en 1885, poste li havis postenon samloke en la universitato. Post 3 jaroj li eklaboris en instituto, poste li studis la kirurgion. En 1890 li studvojaĝis al Germanio, Francio, Belgio. Hejmenveninta li establis kaj gvidis instituton pri bakterologio. En 1895 li estis elektita katedrestro, sekve li precipe instruis. Li estis foje dekano, foje rektoro. Li pensiuliĝis en 1930-aj jaroj. Li okupiĝis precipe pri bakterioj, li strebis kontraŭ diversaj malsanoj, ekzemple tuberkulozo, ĥolero, tifo.

Verkaro (elekto) redakti

  • A szív fejlődési rendellenességeiről (1885)
  • A gyermekek diftériás hüléseiről (1895)
  • Die Bakteriophagie vornehmlich auf Grund eigener Untersuchungen (1925)
  • Az infectio és immunitás tanának elemei (1936)

Fontoj redakti