István Apáthy (juristo)

István Apáthy [iŝtvAn apAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Apáthy István estis hungara juristo, politikisto, profesoro, monaĥo, membro (korespondanta en 1873, ordinara en 1884) de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis zoologo István Apáthy.

István Apáthy

István Apáthy [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1829 en Hidjapuszta. Li mortis la 4-an de decembro 1889 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Apáthy frekventis gimnazion en Nagykanizsa, poste li aliĝis al la piaristoj. Li plulernis en Kecskemét. Li batalis por la Hungara revolucio de 1848. Post falo de la liberecbatalo li plulernis en universitato en Pest (urbo), en 1857 li iĝis juristo, post 2 jaroj advokato. En 1870 li estis nomita publika ordinara profesoro, post jaroj li estis dekano, en 1881 rektoro. Ekde 1878 ĝismorte li estis parlamenta deputito. Li ricevis premion en 1881.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Váltójogtan (1869–70)
  • A kényszer-egyezség a csődeljárásban (1875)
  • Tételes európai nemzetközi jog (1888)

Fontoj redakti