Szedres
Szedres (sedreŝ) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Szekszárd. La loknomo signifas: morusoarbaro.

Bazaj informoj redakti
- Areo: 46 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.4774/18.6805
- Loĝantaro: 2490
- Poŝtkodo: 7056
- Telefonprefikso: 74
Situo redakti
Szedres situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szekszárd. Tolna troviĝas 12, Szekszárd 18, Paks 26 km-ojn for.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj loĝis en Szedres. István Bezerédj fondis vilaĝon en sia bieno en 1836, li fondis tie ankaŭ la unuan hungaran infanĝardenon. Li plantis multe da morusujojn por bredi silkraŭpojn.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, unusola policano.
Vidindaĵoj redakti
- novgotika katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1863
- klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka el la 19-a jarcento
- monumento
- kastelo de Bezerédj
- iama riverbranĉo, nun fiŝkaptista lago
Famuloj redakti
En apudaĵo de Szedres naskiĝis:
En apudaĵo de Szedres mortis:
- politikisto István Bezerédj
- motoro de la hungara silkraŭpobredado Pál Bezerédj.