István Huszák [iŝtvAn husAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszák István estis hungara kuracisto, neŭrologo, profesoro.

István Huszák

István Huszák [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1906 en Székesfehérvár. Li mortis la 14-an de novembro 1995 en Szeged.

Biografio redakti

István Huszák akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1931. Post siaj studoj li laboris en universitata neŭrologia kliniko en Szeged, poste en la sama urbo en similiaj klinikoj aŭ institutoj. Li estis katedrestro en Scienca Universitato de Szeged inter 1944 kaj 1977, poste li pensiuliĝis, tamen kiel konsilisto li helpis plu la universitaton. En 1943 li atingis la instruan rangon privata profesoro en 1943, publika eksterordinara profesoro en 1947, ordinara profesoro en 1950. Li doktoriĝis en 1952, li estis dekano en la studjaroj 1950 kaj 1960. Li studvojaĝis al Stokholmo en 1941, li instruis ankaŭ en Kanado en 1961, en Londono en 1970, en la sekva jaro en Barato. Li ricevis premion Kossuth en 1960, ĉefe poste ankaŭ memormedalojn aŭ aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Über den Oxydationsmechanismus des sympathischen Gewebes (1932)
  • Über die Eisenporphyrinver - bindungen in der Nebenniere (1942)
  • Über den Oxydationsmechanismus der weissen Masse des Zentralnervensystems (1947)
  • The biochemistry of neuroallergic reactions (1958)
  • Disturbances of porphyrin metabolism in schizophrenia (1970)

Fontoj redakti