János Tuzson [jAnoŝ tuĵon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tuzson János estis hungara botanikisto, fungosciencisto, profesoro, membro (korespondanta en 1909) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis polyáni [pojAni], lia nepo estis Bence Tuzson.

János Tuzson
Persona informo
Naskonomo Polyáni Tuzson János
Naskiĝo 19-an de majo 1870 (1870-05-19)
en Cenade
Morto 18-an de decembro 1943 (1943-12-18) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Loĝloko Hungario
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo • Akademio de Selmec
Okupo
Okupo botanikisto • paleobiologo • lektoro
vdr

János Tuzson [1] naskiĝis la 19-an de majo 1870 en Hungara reĝlando en Szászcsanád (nuntempa Cenade en Rumanio). Li mortis la 18-an de decembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Tuzson studis en Akademio de Selmec inter 1887-1890, poste li laboris 3 jarojn kiel priarbara inĝeniero, fine li revenis al la akademio por instrui. En la studjaro 1896 li plulernis en Munkeno, poste ankaŭ en Universitato Kolozsvár. En 1901 li studvojaĝis en Eŭropo. Post 2 jaroj li plulernis en Berlino kaj Kopenhago. Hejmenveninta li ekinstruis en teknika universitato en Budapeŝto, ekde 1905 en Universitato de Budapeŝto. Li gvidis ankaŭ la botanikan ĝardenon kaj li fondis arboreton apud Tar. En 1940 li pensiuliĝis.

Verkaro (elekto) redakti

  • Anatomiai és physiologiai vizsgálatok a vörösfenyő fáján (1899)
  • A bükkfa korhadása és konzerválása (1904)
  • A növényország filetikai és palaeontologiai fejlődéstörténetének alapvonásai (1909)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti