Jackson Pollock

usona artisto

Paul Jackson POLLOCK (28-a de januaro 1912 - 11-a de aŭgusto 1956) estis ege influanta usona pentristo kaj elstarulo de la abstrakt-ekspresionisma movado. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj usonaj pentristoj de la 20-a jarcento.

Jackson Pollock
Persona informo
Naskonomo Paul Jackson Pollock
Naskiĝo 28-an de januaro 1912 (1912-01-28)
en Cody
Morto 11-an de aŭgusto 1956 (1956-08-11) (44-jaraĝa)
en East Hampton
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Green River Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Art Students League of New York • Manual Arts High School
Subskribo Jackson Pollock
Familio
Edz(in)o Lee Krasner
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • gravuristo
Verkoj No. 5, 1948
Autumn Rhythm (Number 30)
Blue Poles
vdr

Li estis fama pro sia tekniko verŝi kaj ŝmiri likvan farbon sur horizontalan surfacon ('drip technique'), kio ebligis lin vidi kaj pentri siajn tolaĵojn el ĉiuj anguloj. Tio estis nomita 'agadpentrarto', ĉar li uzis la forton de sia tuta korpo por pentri, ofte laŭ frenezeca dancostilo.