Jakob Lorber

aŭstra muzikisto

Jakob LORBER (naskiĝinta la 22-an de julio 1800 en Šentilj norde de Mariboro, mortinta la 24-an de aŭgusto 1864 en Graz) estis germanlingva verkisto de mistikaĵoj kaj muzikisto el regiono de hodiaŭa Slovenio.

Jakob Lorber
Persona informo
Jakob Lorber
Naskiĝo 22-an de julio 1800 (1800-07-22)
en Občina Šentilj
Morto 24-an de aŭgusto 1864 (1864-08-24) (64-jaraĝa)
en Graz
Tombo Friedhof St. Leonhard vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Profesio
Okupo verkistomuzikistokomponistoviolonisto • kristana mistikulo vd
Laborkampo literary activity • kristana mistikismo • muziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Alte talentita en muziko Lorber jam frue trejnitis ludi violonon, pianon kaj orgenon. Ekde 1817 li frekventis en Mariboro kvalifikiĝajn kursojn de bazlerneja instruado. Post mallongan tempon kiel helpinstruisto en la Saggau-valo li decidis kontinuigi studojn en Mariboro. En 1829/30 li deĵoris en Graz kiel instruisto por desegnado kaj muziko.

Post vana prezento de kandidateco kiel mezlerneja instruisto en la 1830-a jaro li ĉesigis aspirojn al instruistado. Okaze de gastludo de Niccolò Paganini en Vieno Lorber prenis kelkajn instruhorojn ĉe la geniulo kaj trovis subtenon fare de la komponisto Anselm Hüttenbrenner en Graz. Tie li publike ludis kiel koncertviolonisto kaj solisto.

Krome Lorber interesiĝis pri multaj aliaj aferoj. Malgraŭ nesufiĉa kleriĝo sur ĉi tiu kampo li faris ampleksajn astronomiajn studojn: en siaj skribaĵoj pri surĉielaj objektoj li intence restis subjektiva (ekz. Saturn de 1841) ĉar li volis doni per tiaĵoj ateston pri la beleco kaj grandeco de la Dia kreado. Literature li preferis la verkojn de Jakob Böhme, Emanuel Swedenborg kaj Justinus Kerner. Ĉefe kun la laste menciita Lorber kunsentis la opinion pri la animiteco de la natura medio. En 1840 estis ofertita al li posteno kiel kapelestro en Triesto. Mallonge antaŭ la ekveturo li rezignis pri tiu unika karieroŝanco ĉar interna voĉo igus lin surpaperigi "novan revelacion". Plenumi tion ekde tiam komenciĝis esti lia plej grava tasko. Tamen li restis violonisto kaj muzikinstruisto flanke.

Doktrinoj redakti

En siaj skribitaĵoj Lorber prezentas gigantan kosmologian sistemon, kies mondaj korpoj estus la aro de fantomoj, kiuj kiel iam Lucifero - kiu libere kontraŭis la Dian ordon - havas la malvirton de memŝatado. Sekve ili bezonas elaĉetadon. Ĉefa dramloko de la rekonduko de savotaj animoj paŝon post paŝo al Dio estas la tero. En Jesuo mem, en kiu Dio volis prezenti sin al la homaro en komprenebla kaj videbla formo, la antagonisma konstrasto tre bone prezentatus. Lia ordono kaj ami Dion super ĉio kaj la proksimulojn kiel onin mem estus la ununura savoportanta leĝa fundamento (Regna konstitucio - Reichsgrundgesetz). Per ties obeo sukcesu la hejmengvido de la animoj, kiu laŭetape okazus tra pluro da ŝtupoj kiel individue tiel homare.

Lorber mem taksis sian skribadon pure peranta. Amikoj atestis fenomenojn telepatiajn. Liaj adeptoj eĉ kredas je la inspiro fare de eksterteruloj! La unuaj eldonintoj de kelkaj tekstoj estis Justinus Kerner kaj la svaba kuracisto Carl-Friedrich Zimpel kiu fondis la skolon de sanigo laŭ metodoj de Paracelsus. La originalajn manuskriptojn transprenis de ties biografiisto K. G. von Leitner la Stiria landa biblioteko Joanneum en Graz. La 1921 en Bietigheim fondita Societo Jakob Lorber komencis la publikigon kaj propagandon de la postmorte eldonitaj verkoj.

Aliaj verkoj redakti

  • Die große Zeit dеr Zeiten, 1848.
  • Briefwechsel Jesu mit Abgarus Ukkama von Edessa, 1851. (Esperante: 1. Korespondado inter Jezuo kaj Abgaro Ukkama de Edeso, komentita de d-ro Walter Lutz, trad. Josef Eder, Graz 1971, 33 p.; 2. La korespondado de Jezuo, trad. Josef Eder, Lorber-eldonejo, Bietigheim 1973, 44 p.).
  • Erde und Mond, 1851, 41953.
  • Die Haushaltung Gottes, 3 volumoj, 1852.
  • Die Jugendgeschichte unseres Herrn, 1869, kun la teksto Die Jugend Jesu.
  • Psalmen und Gedichte, 1870.
  • Die geistige Sonne, 1870, 2 vol.
  • Das große Evangelium Johannis, 5 vol., 1871-75
  • R. Blum, 2 vol., 1898
  • Briefe, 1931.
  • Dekalogo por saneco de korpo kaj animo, trad. Josef Eder, Jakob Lorber Societo, Graz (sen jaro), 1 p.
  • Episkopo Marteno, trad. Josef Eder k. Karlo Moĉi, Lorber-eldonejo, Graz (duono de verko en manuskripto ĉe J. Eder), 250 p.

Verkoj de liaj sekvuloj redakti

  • Helmuth Hoffmann, Homaro en dilemo, trad. A. Halbedl, eld. Josef Eder, Lorber-eldonejo, Graz 1979, 8 p.
  • La mesaĝo de Jakob Lorber, Jakob Lorber Societo, Graz (manuskripto), 11 p.
  • K. Truntschka (red.), La Nov-Salem-Lumo. Laŭ instruoj de J. Lorber, Bietigheim 1930, 20 p.
  • Walter Lutz, La vorto de la vivanta Dio, Lorver-eldonej, Bietigheim, 1930, 20 p.
  • Josef Eder (komp. k. trad.), La novrevelacio montras finfinan solvon de ĉiuj mondproblemoj, Lorber-eldonejo, Graz 1977, 4 p.
  • Josef Eder, Religio kaj ekonomio, Por la 5-a IRKE en la 58-a UK en Beogrado, Graz 1973, 3 p.
  • Josef Eder, Lumen! Pri prakritanismo, atomproblemo, vivisekcio, drogmanio kaj mortanta arbaro, 2 vol., Graz 1987, 600 p.
  • La Vorto. Revuo por intensa kristanismo laŭ la pura vorto de Dio. Red. J. Eder, Graz-St. Veit, de 1967 ĝis ĉ. 1990 (ne regule aperinta).

Priskribo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Tekstoj de Lorber
Paĝoj de adeptoj kaj amikaraj societoj
Paĝoj de kritikantoj de la Lorber-doktrinoj