Jenifer
JENIFER [ĝenifer], realnome Jenifer DADOUCHE aŭ Jenifer YAËL DADOUCHE-BARTOLI (naskiĝis la 15-an de novembro 1982 en Nice) estas franca kantistino, gajninto de "Star Academy 1".
Jenifer | |
---|---|
Jenifer, 2012
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Jenifer Yaël Dadouche Bartoli |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1982 (41-jaraĝa) en Nico |
Edz(in)o | Thierry Neuvic • Johann |
Deveno | Nice, Francio |
Ĝenroj | Franca varieteo, pop-muziko |
Profesio | Kantistino |
Aktivaj jaroj | 2001 - nun |
Eldoninto | Mercury, Universal |
Retejo | www.jenifer.com.fr |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Johann (2024–) Thierry Neuvic (2014–2016) |
Amkunulo | Yodelice (en) (2002–2008) |
Okupo | |
Okupo | kantisto voĉaktoro komponisto aktoro kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | https://www.inlive-store.com/jenifer-n9/ |
Biografio
redaktiJenifer venas el modesta medio. Ŝia patro estas Franco el Nord-Afriko kaj ŝia patrino estis naskita en Parizo de korsika patrino kaj belga patro.
En 1997, ŝi partoprenas televid-elsendon "Graines de star" (sub la nomo "Jenifer Bartoli"), sed tio montriĝas malsukceso. Ŝi tiam decidas iri al Parizo kaj prezentiĝas en 2001 al la selektado de nova televid-elsendo "Star Academy": ŝi estas akceptita kaj fariĝas la unua gajninto. Ŝia vivo draste ŝanĝiĝas. Post sekva turneo kun la partoprenintoj, ŝi denove turneas sole de oktobro 2002 ĝis januaro 2003 kaj kantas en renoma varietea teatro "Olympia".
Al ŝia unua albumo "Jenifer", kiu vendiĝis en 900,000 ekzempleroj, kunlaboris interalie Marc Lavoine (Nos points communs). Poste ŝi estis nomumita en "Victoires de la musique 2003" kaj Johnny Hallyday invitis ŝin dum sia datrevena turneo en 2003 por interpreti duope Je te promets ĉiuvespere en stadionoj. Ŝi vivas kun Maxim Nucci, verkisto-komponisto, de kiu ŝi naskis la 5-an de decembro 2003 infanon nomitan Aaron.
Ŝia dua albumo "Le passage", estas pli melankolia sed ankaŭ pli pop-roka. Kunlaboris Calogero, bando Kyo kaj Marc Levy. Tiu albumo ankaŭ fariĝas granda sukceso: ĝi estas disko de platino ĉar ĝi vendiĝas en ĉ. 600,000 ekzempleroj. Poste Jenifer daŭrigas per turneo de pli ol 90 datoj, el kiuj kvar plenplenaj "Zénith" kaj du plenplenaj "Olympia" en Parizo.
En oktobro 2005, la kantistino aperigas sian unuan live albumon: "Jenifer fait son live", kiu fariĝas disko de oro post malpli ol unu jaro.
Ŝi partoprenas ĉiujare ekde la jaro 2003 popularan spektaklon "Les Enfoirés" profite al bonfara organizaĵo Restoracioj de l' koro.
Diskaro
redaktiAlbumoj
redakti- 2002: Jenifer
- 2004: Le Passage
- 2007: Lunatique
- 2010: Appelle-moi Jen
- 2012: L'amour et moi
- 2013: Ma déclaration
- 2016: Paradis secret
- 2018: Nouvelle Page
- 2022: N°9
Unuopaĵoj
redakti- 2002: J'attends l'amour
- 2002: Au soleil
- 2002: Des mots qui résonnent !
- 2003: Donne-moi le temps
- 2004: Ma révolution
- 2004: Le Souvenir de ce jour
- 2005: C'est de l'or
- 2005: Serre-moi
- 2007: Tourner ma page
- 2008: Comme un hic
- 2008: Si c'est une île
- 2010: Je danse
- 2011: L'Envers du Paradis
- 2011: L'amour fou
- 2012: Sur le fil
- 2012: L'amour & moi
Videografio
redakti- 2005: "Jenifer Fait Son Live" (DVD)
Vidu ankaŭ
redakti- Olivia Ruiz, partopreninto al "Star Academy 1"
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Jenifer Arkivigite je 2012-12-11 per Archive.today