Johann Philipp von Schönborn

Johann Philipp von SCHÖNBORN (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1605 en Weilmünster; mortis la 12-an de februaro 1673 en Würzburg) estis germana teologo, princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Majenco (ekde 1647), princo-episkopo de Würzburg (ekde 1642) kaj princo-episkopo de Worms (ekde 1663). Johann Philipp estas unu el la plej signifaj episkopoj de Majenco.

Johann Philipp von Schönborn
Princo-elektisto de Majenco
Regado 1647–1673
Antaŭulo Anselm Casimir Wambolt von Umstadt
Sekvanto Lothar Friedrich von Metternich-Burscheid
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1605 (1605-08-06)
en Weilmünster
Morto 12-an de februaro 1673 (1673-02-12) (67-jaraĝa)
en Vircburgo
Tombo Katedralo de Majenco vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Friedrich Georg von Schönborn vd
Gefratoj Philipp Erwein von Schönborn vd
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika sacerdoto • ĉefepiskopopolitikisto • katolika episkopo vd
Laborkampo politiko • governance vd
Aktiva en MajencoVircburgoWorms vd
Princepiskopo de Würzburg
Dum 1642–
Princepiskopo de Worms
Dum 1663–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La episkopo en 1658

Li ege instigis la elekton de imperiestro Ferdinando la 3-a kaj renovigis - kune kun la kolonja ĉefepiskopo - la privilegion pri la unktado de la imperiestro okaze de la kronado de Leopoldo la 1-a.

Li membriĝis en la Rejna Alianco (1685), kiu plifortigu la rajtojn de la ekleziaj princoj kontraŭ la povo imperiestra. Pere de francaj kaj lorenaj trupoj li denove konkeris Erfurton. Li ankaŭ laborigis por si Gottfried Wilhelm Leibniz kaj faris politikon bonvoleman al Franclando.

Literaturo redakti

  • Friedhelm Jürgensmeier: Johann Philipp von Schönborn (1605–1673) und die Römische Kurie: ein Beitrag zur Kirchengeschichte des 17. Jahrhunderts. Quellen und Abhandlungen zur mittelrheinischen Kirchengeschichte Bd. 28, Ges. f. Mittelrhein. Kirchengeschichte, Mainz 1977 (Digitalisat).
  • Friedhelm Jürgensmeier: Das Bistum Mainz, Von der Römerzeit bis zum II. Vatikanischen Konzil, Frankfurt am Main, 1989
  • Winfried Romberg (prilab.): Die Würzburger Bischöfe von 1617 bis 1684 (Germania Sacra Dritte Folge 4, Das Bistum Würzburg 7), Berlin 2011, De Gruyter, XIII, 599 Seiten, 11 Tafeln.

Eksteraj ligiloj redakti