José de Ribera

hispana pentristo

José DE RIBERA (naskiĝis la 12-an de januaro 1591 en Játiva – mortis en 1652 en Napolo), alinomita lo Spagnoletto ("la Hispaneto") pro sia malgranda staturo, estis hispana pentristo kaj gravuristo de la baroka periodo. Li estas alikonita kiel Giuseppe Ribera italalingve. Ribera estas unu el la reprezentantoj de tenebrismo. Li estas rigardita kiel la plej unua grava majstro de la hispana skolo de la 17-a jarcento.

José de Ribera
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1591 (1591-01-12)
en Ŝativo, Valencio,  Hispanio
Morto 3-an de septembro 1652 (1652-09-03) (61-jaraĝa)
en Napolo
Tombo Santa Maria del Parto a Mergellina, Naples
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Familio
Edz(in)o Caterina Azzolino
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • grafikartisto • desegnisto • konstrua desegnisto
Verkoj Saint Bartholomew
Philosopher with Mirror
vdr
La martiro Sankta Filipo
1639, Olpentraĵo, 234x234 cm
Prado-Muzeo, Madrido

Plejmulton el siaj verkoj li plenumis en Napolo, kiu estis tiutempe regita de hispana vicreĝo. Li tie akiris elstaran famon, kaj cetere renkontis multnombrajn migrajn artistojn, inkluzive de sia samlandano Diego Velazquez. La nomon de Ribera oni donis al strato de la 16-a arondismento de Parizo.