Juan Manuel Santos
Juan Manuel SANTOS CALDERÓN estas kolombia komercisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1951 en Bogoto, do nun estas 72-jara. Dum la jaroj 2000-2002 li estis financ-ministro, kaj de la 19a de julio 2006 ĝis 23a de majo 2009 li estis defend-ministro. Ekde la 7-a de aŭgusto 2010 ĝis la 7-a de aŭgusto 2018 li estis la Prezidento de Kolombio.
Juan Manuel Santos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Juan Manuel Santos Calderón | |||||
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1951 (72-jaraĝa) en Bogoto | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kolombio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kansaso • Londona Lernejo de Ekonomiko • John F. Kennedy School of Government • Universitato Tufts • The Fletcher School of Law and Diplomacy • Kansasa Ŝtata Universitato • Colegio inediluz vd | ||||
Partio | Partio Sociala de Unueco Nacia • Partio Liberala Kolombia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Enrique Santos Castillo vd | ||||
Gefratoj | Enrique Santos Calderón • Luis Fernando Santos vd | ||||
Edz(in)o | María Clemencia Rodríguez Múnera vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • ekonomikisto • advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Politika agado redakti
En septembro 2016 en Kartageno (Kolombio) Prezidento Juan Manuel Santos subskribis kun komandantaro de FARK (FARC) pacan pakton en kiu dum 6 monatoj post referendumo la anoj de FARK devus senarmiĝi sub kontrolo de UNO. Por senarmiĝintaj FARKanoj estis planita amnestio, tamen la komandantoj kulpaj de milit-murdoj devus konfesi siajn kulpojn. La pakto antaŭvidas por la kulpantoj de la milit-murdoj la punon de 5 ĝis 8 jaroj en malliberejo.
La referendumo estis 51 % kontraŭ la paca interkompreniĝo inter Prezidento kaj terorisma gerilistaro de FARK (FARC) en Kolombio.
En la jaro 2016 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro la paca interkompreniĝo kun terorisma gerilistaro de FARK (FARC) en Kolombio([1]).
Edukado redakti
Li finis ekonomikan fakultaton de Universitato de Kansaso kaj studis ankaŭ en usona Universitato Harvard en Kembriĝo (Masaĉuseco). Poste laboris science kiel profesoro pri ekonomiko en la Universitato de los Andes.
Antaŭe: | Prezidento de Kolombio | Poste: | |
---|---|---|---|
Álvaro Uribe Vélez | 2010-2018 | Iván Duque Márquez |