Ne konfuzu kun Káld!

Kál (kAl) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Füzesabony.

Blazono de Kál

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, sed ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Budapeŝto-Miskolc preteriras, fine estas fervojoj al Bátonyterenye kaj Kisújszállás. Füzesabony estas proksime.

 
Preĝejo en Kál

Historio redakti

Pli frue skitoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1331. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva, sed dum ribelo de Francisko Rákóczi la 2-a senhomiĝis. En 1849 la batalo de apuda Kápolna tuŝis ankaŭ Kál. Fine de la 19-a j.c. Kál kaj Kápolna havas komunan stacidomon. En 1938 kulturdomo ekfunkciis. Kál iĝis grandvilaĝo en 1973. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵo estas la romkatolika Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kál).