Kabineto (apartigilo)

apartigilo
(Alidirektita el Kabineto)

Kabineto laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV estas[1]

  1. ĉambro destinita al intelekta laboro - ofte tia ĉambro por studo sen kontakto al la reala mondo en figura lingvaĵo uziĝas por elstarigi la diferencon inter teoria rezonado kaj praktika eksperimentado (ekzemple L.L. Zamenhof skribis pri "la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj", do provoj nur teoriaj, sen rilato kun la realaĵoj).
  2. En malnoveca lingvaĵo temas pri speciala ĉambro aŭ ĉambraro, kie oni ekspozicias sciencajn aŭ artajn kolektojn por studado - nuntempe kutime nomata galeriomuzeo (tiel ekzemple oni ankaŭ nomis la unuajn vaksfigurajn muzeojn "vaksfigura kabineto"). Speciala ekzemplo estas la malnova koncepto de kuriozaĵkabineto.
  3. En politika lingvouzo, kabineto (registaro) estas grupo da ŝtatregantoj en respubliko au konstitucia monarkio, antaŭe elektitaj por difinite limigita periodo, kiuj komune estas la ŝtata ekzekutivo (do plenumas decidojn faritajn de la parlamento), unuope reprezentas konkretajn fakojn kaj poe estras ministerion. Sinonimo estas "ministraro", kaj ofte oni ankaŭ uzas nomigon registaro por signi tiun grupon de ŝtatregantoj aŭ registoj, kvankam oni povas subkompreni ke la registaro de ŝtato estas ne nur la estroj, sed ĉiuj oficistoj de la ministerioj.
  4. En iuj landoj, same en politika lingvouzo, la vorto uziĝas sinonime al stabo, grupo da helpantoj kaj konsilantoj de ministro en- kaj eloficiĝantaj kune kun li aŭ ŝi - en iuj demokratiaj ŝtatoj, kiel ekzemple Belgio, ĉiu ministro havas sian kabineton el inter 50 ĝis 100 personaj kunlaborantoj, kiuj konsilas lin aŭ ŝin.
kunvenejo de la registara kabineto de la Vajmara Respubliko en Berlino, probable ĉirkaŭ la jaro 1930
Kabinetpentraĵo (antaŭ 1843)

Citaĵoj redakti

 
 Lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto.[2] 
 
 Mi estas sola en mia kabineto, la pordo de la oficejo malfermiĝas nur por sciantoj de sekreta kodo.[3] 
 
 Kabinetoj pri artaĵoj kaj mirindaĵoj, kiujn kunmetis kelka nombro da 16-jarcentaj sciencistoj kaj diletantoj, estis vere enciklopedie konceptitaj kolektoj, prezentantaj miniaturan mondon[4] 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo kabineto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 1970, paĝo 463, dekstra kolumno
  2. 3. L. L. Zamenhof: "Esenco kaj Estonteco"
  3. Grigorij Arosev: "Nerekonebla", Monato, jaro 2001, numero 5, paĝo 26
  4. Johan Van Eenoo: "La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo", Monato, jaro 1998, numero 1, p. 16