Kronach

komunumo en Bavario, Germanio

Kronach - prononco [KROnaĥ] - estas komunumo en Germanio. La malgranda romantika urbo estas la administra centro de la distrikto Kronach en la distriktaro Supra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 906 loĝantojn.

Kronach
Blazono
Kronach (Germanio)
Kronach (Germanio)
DEC

Map

ĉefurbo de distrikto en Germanio • mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Frankonio
Distrikto Distrikto Kronach
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09261
Poŝtkodo 96317
Aŭtomobila kodo KC
Oficiala Municipokodo 09476145
Politiko
Komunumestro Wolfgang Beiergrößlein
Partio de komunumestro Freie Wähler (Sendependaj Balotantoj)
Adreso de la administrejo Marktplatz 5
Demografio
Loĝantaro 16906 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 14′ N, 11° 20′ O (mapo)50.24111111111111.328055555556Koordinatoj: 50° 14′ N, 11° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 318 m
Areo 66,99 km²
Oficiala retejo http://kronach.de
vdr

Kronach estas la naskiĝurbo de Lucas Cranach la Maljuna kaj la fortikaĵo Rosenberg (rozomonto) estas unu el la plej grandaj mezepokaj fortikaĵoj en Germanio. La urbomuro ĉirkaŭbaras la preskaŭ tute konservatan malnovan urboparton kun domoj el sabloŝtonoj kaj trabfakaj konstruaĵoj, urbomuroj, portegoj, turoj kaj arkaĵkeleroj estas tipaj por la urbobildo. Kronach situas ĉe la Burgenstraße (strato de la burgoj).

Geografio redakti

La urbo troviĝas sudokcidente de la Frankonia Arbaro. Tie-ĉi la riveroj Kronach, Rodach kaj Haßlach kunfluas. Tial la malnova urbo estas atingebla el preskaŭ ĉiuj direktoj plej ofte nur sur pontoj.

Loĝantaro kaj religio redakti

La historio de la malgranda urbo kaŭzas, ke 62 % de la ĉirkaŭ 17.000 loĝantoj, estas katolikoj kaj 31 % estas evangeliaj kristanoj. Ankaŭ aliaj kristanaj komunumoj estas en Kronach. Ĝis 1942 ekzistis ankaŭ juda relegia komunumo, kiu havis sinagogon konstruitan en 1883.

 
sube la rivero Haßlach, meze la historia urbokerno, supre la fortikaĵo Rosenberg

Historio redakti

En 1003 Kronach estis menciata unuafoje kaj havis tiutempe la nomon Urbs Crana. Imperiestro Heinrich la Kvina donacis en 1122 Kronach kun najbaraj terposedaĵoj al la Hochstift Bamberg, do al la ekstereklezia regadregiono de la episkopo de Bamberg, kaj la respektivaj ĉefepiskopoj regis super la urbo ĝis 1803. Inter la tempo de la reformacio (ek de 1517) kaj la Vestfaliaj Pactraktatoj en 1648, kiuj finis la Tridekjaran Militon, la urbo estis la norda bastiono de la katolika Hochstift Bamberg kontraŭ la protestanta Kurfürstentum Saksio (Kurfürstentum estis lando de princ-elektistoj). La burgo Rosenberg iĝis fortikaĵo Rosenberg post plivastigo kaj finkonstruado. La disvolvado daŭris jarcentojn.

Dum la Tridekjara Milito Kronach travivis en la tempo 1632 ĝis 1634 kelkajn sieĝojn fare de la svedoj. La energia defendo de la loĝantaro povis sukcese rebati tiujn atakojn. Ankoraŭ hodiaŭ la ĉiujara "Schwedenprozession" (sveda procesio) memorigas al tiuj historiaj eventoj. Speciale la ruzaj virinoj batalakiris la feliĉan sukceson por la urbo dum unu el tiuj sieĝoj. La Bamberga episkopo rekompencis la kuraĝajn agadojn de la Kronachanoj. Li donis novan urboblazonon kiu montras la ege turmentitajn virojn. Ĝi atestas la kruelaĵojn de la bataloj.

En 1759 dum la Sebjara Milito kampadis prusoj laŭlonge de la Kreuzberg (krucomonto) kaj pafegis de tie, sed malsukcese, sur la urbon. 1803 la Hochstift Bamberg estis devige likvidata kaj ĝiaj teritorioj ricevis la reĝolando Bavario.

Napoleon Bonaparte bivakis 1806 en Kronach kaj komencis de ĉi tie la atakon kontraŭ Prusujo.

Proksimume ek de la fino de la 13a jarcento loĝis judaj familioj en Kronach kaj ili konstruis sinagogon en 1883. Ĝi estis vendata antaŭ la novembra pogromo terura en la jaro 1938. La urba konsilantaro Kronach decidis 1964 honori la persekutajn kaj murdajn Judojn per monumenta ŝtono. Ĝi troviĝas en la urba tombejo kaj montras la nomojn de la ekstermitaj familioj.

 
usonaj soldatoj okupas la urbon en aprilo 1945: kvankam blankaj flagoj signas la senbatalan transdonon de la urbo, okazas unuopaj pafoj kaj en la foto ĵus eksplodas benzinujo
 
la komandanta kaj la princa konstruaĵoj en la fortikaĵo Rosenberg
 
"sorĉista turo" kun la urba remparo
 
Lucas Cranach la Maljuna

La Dua Mondmilito ne kaŭzis grandajn damaĝojn en la urbo, kaj en aprilo 1945 la usonaj soldatoj okupis ĝin.

Kulturo, vidindaĵoj, ĝemelurbaj rilatoj redakti

Kronach prezentas multajn eblecojn por pasigi liberan tempon. Kiu avidas je kleriĝado povas studi diversajn konstrustilojn kaj malnovajn konstruaĵojn (historian malnovan urbokernon, fortikaĵon Rosenberg, urbomuron ktp) aŭ viziti muzeojn kaj galeriojn.

Multspecaj eblecoj povas formi la okupiĝon dum ferioj. Granda parko ne nur logas al promenado, sed ankaŭ al biciklado, infanoj povas ludi kaj petoli, en gastejo oni povas ripozi aŭ revivigi la fortojn, manĝante kaj trinkante. Enhala naĝejo kaj ankaŭ subĉiela banejo, instalaĵoj por luĝi, tenisejoj kaj aliaj aranĝoj estas uzeblaj. La Turnerschaft Kronach (granda sportklubo) ofertas multajn variajn sportajn okupojn.

La Fortikaĵo Rosenberg entenas la Frankonian Galerion (filio de la Bavara Nacia Muzeo) estas tie ĉi. Oni povas rigardi pentraĵojn de Lucas Cranch la pli Aĝa, altvalorajn skulptaĵojn el diversaj epokoj kaj memkompreneble de tempo al tempo ankaŭ nuntempajn artverkojn.

Ĉar Kronach la Duan Mondmiliton relative bone travivis, ĝi povas prezenti multajn historiajn konstruaĵojn. En la tiel nomata "supra urbo" (historia malnova urboparto) estas ekzemple la historia urbodomo, la urba paroĥa preĝejo St. Johano la Baptisto, la "turo de la sorĉistinoj". Ekster la urbomuroj estas Oblaten-monaĥejo kun preĝejo (Oblaten estas ordo laŭ la reguloj de la Sankta Benedikto), Bürgerspital (hejmo por maljunaj aŭ malsanaj homoj) kun Spitalkirche (preĝejo ĉe la hejmo), la Kronacha sinagogo ktp.

La kultura vivo en Kronach prezentas regulajn aranĝojn. En ĉiu jaro la tre bone konata kaj alloga Kronacher Freischießen (popolfesto, kiun la Kronachaj sportpafantoj organizas). La jam menciita sveda procesio ĉiam okazas dimanĉon post la katolika festotago Fronleichnam (Korpo de La Sinjoro, laŭvorta traduko el la latina "Corpus Domini"). Krome ĉiam en junio estas la historia urbospektaklo, kiu montras la svedan militan sturmon kaj la kunagantoj surhavas kostumojn de la tiama tempo. Oni ne devas forgesi mencii la Faust-festludoj ĉiam somere sur liberaera scenejo sur la Fortikaĵo Rosenberg ("Faust" estas dramo de J.W. Goethe). Ankaŭ aliaj klasikuloj de la mondliteraturo en koncizaj versioj estas sur la programpropono. La Kronaĥa somerakademio okazigas kursojn pri la temoj mozaiko, potfarado, skulptoarto kaj aliaj metioj. La Frankonia Galerio en la Fortikaĵo Rosenberg montras pentraĵojn kaj skulptaĵojn el la malfrua mezepoko ĝis la tempo de Lukas Cranach. Nature ankaŭ verkoj de nuntempaj internaciaj artistoj estas montrataj, ekz dum kaj post "Lignoarto". La Kronaĥa artosocieto estas aktiva rondo de artkreantoj.

Fame konataj personoj redakti

Lukas Cranach la Maljuna naskiĝis en 1472 en Kronach kaj mortis en 1553 en Vajmaro (Weimar). Li estis unu el la plej grandiozaj germanaj pentristoj kaj grafikisto de la Renesanco.

Maximilian von Welsch naskiĝis 1671 en Kronach kaj mortis en 1745 en Majenco (Mainz). Li estis germana arkitekto kaj renoma konstruisto por fortikaĵoj. Li ankaŭ konstruis kastelojn.

Johann Kaspar Zeuß naskiĝis en 1806 en Vogtendorf ĉe Kronach kaj mortis en 1856 samloke. Li estis filologo kaj membro de la Bavara Akademio por Sciencoj kaj estas rigardata kiel fondinto de la scienco pri keltaj lingvoj.

Gottfried Neukam naskiĝis en 1892 en Kronach kaj mortis en 1959 samloke. Li estis studento de la art-akademio kaj poste instruisto pri desegnado kaj havis multajn publikajn ekspoziciojn.

Ĝemelurboj redakti

Kronach havas ne nur amikecan rilation kun la urbo Roth en Germanio, sed flegas ankaŭ ĝemelurbajn kontaktojn kun Hennebont en Francio, Kiskunhalas en Hungario kaj Bettendorf en la subŝtato Iovao de Usono. Ĉiuj rilatoj prosperas bone.