László Zimay
László Zimay [lAslO zimai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zimay László estis hungara komponisto, korusestro, pianisto, instruisto.
László Zimay | |
---|---|
László Zimay | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1833 en Gyöngyös |
Morto | 8-an de aprilo 1900 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • muzikinstruisto |
László Zimay [1] naskiĝis la 29-an de junio 1833 en Gyöngyös, li mortis la 8-an de aprilo 1900 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Patro de Zimay estis armea dirigento, kiu jam frue instruis muzikon al la juna László. Li frekventis gimnaziojn en Kecskemét kaj escepte en 1847 en Tata (Hungario). Jam dum la gimnaziaj jaroj li pianadis kaj komponadis. Li maturiĝis en 1854, poste li piankoncertis en pluraj hungaraj urboj. En la sekva jaro li translokiĝis al Pest (urbo), kie unue li studis juron (ŝajnas, ne finstudis), poste muzikon de Mihály Mosonyi. En la 1860-aj jaroj li estis korusestro, iom poste li estis muziklernejestro en Buda, en la 1890-aj jaroj li instruis en la nacia muziklernejo (nuntempa konservatorio). Li ricevis reĝan premion en 1896.
Elektitaj verkoj redakti
Artkantoj redakti
- Hull a fáról (1855)
- Hegedűsné emléke (1859)
- A szemeim néma könnyvben ferednek (1861)
- Zord az idő (1863)
- Csillagos az ég (1876)
Korusaj verkoj redakti
- Honfi dal (1867, kun blovorkestro)
- Dalra magyar! (1870)
- Pusztai élet (1871, laŭ poemo de Petőfi)
- Honvédek csatadala (1874)
- Boldog éjjel (laŭ poemo de Petőfi)
Por piano redakti
- Matild polka (1856)
- Éji hangok a Balatonon (1867)
- Jellemrajzok magyar népdalokból (1874)
- Rhapsodia magyar népdalok felett (1877)
- Magyar ábránd egy népdal felett (1882)
- Nászmenet a templomban (1885)
- 3 magyar noktürn (Op. 37, 39, 44)
Lernolibroj redakti
- Ujjgyakorlatok (1875)
- Elemi és technikai gyakorlatok (1894)