La Ludovik-Insularo estas serio da dek pli grandaj vulkaninsuloj ofte borderitaj per koralaj rifoj, kaj 90 pli malgrandaj koralinsuloj kiuj situas 200 km sudorienton da Novgvineo, etendas tra pli ol 160 km kaj estas dissemitaj en oceanareo de 26 000 km² inter Salomona Maro en la nordo kaj Korala Maro en la sudo. La entuta tersupraĵa regiono de la insuloj sumiĝas je proksimume 1 790 km², kun Vanatinajo estante la plej granda.

Ludovik-Insularo
Satelita bildo de la Ludovik-Insularo
Satelita bildo de la Ludovik-Insularo
insularo
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 11° 0′ S, 153° 0′ O (mapo)-11153Koordinatoj: 11° 0′ S, 153° 0′ O (mapo) f1
Ludovik-Insularo (Papuo-Nov-Gvineo)
Ludovik-Insularo (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Ludovik-Insularo
Ludovik-Insularo

Map

Nombro de insuloj 90
Ĉefa insulo Misima
Tuta areo 1 600 km²f1
Loĝantoj 17 000 f2
Mapo de la Ludovik-Insularo
Mapo de la Ludovik-Insularo
vdr

Sideja-Insulo kaj Basilaki-Insulo troviĝas plej proksimaj al Novgvineo, dum Misima-Insulo, Vanatinajo, kaj Rosel-Insulo situas pli oriente.

La insularo estas dividita en la lok-nivel-registarajn areojn Kamparan Ludovik-Insularon (okcidenta parto, kun Misima-Insulo), kaj Jalevambon (okcidenta parto, kun Rosel-Insulo kaj Vanatinajo). La lok-nivel-registaraj areoj estas parto de Samaraj-Murua, distrikto de la Provinco Golfeto Milne. La sidloko de Kampara Ludovik-Insularo estas Bvagaojo sur Misima-Insulo, la loĝantarcentro de la insularo.

Insuloj redakti

Ludovik-Insularo konsistas el la jenaj insularetoj kaj insuloj :

  • Bonvulŭar-Insuloj (East, Hastings, Strathord islands)
  • Kavados-Ĉeno (Bagaman, Hemenahei, Kuwanak, Motorina, Panatinane, Panawina Islands)
  • Daloloja-Insulareto (Auriora, Conflict Group, Lunn Islands)
  • Debojne-Insuloj (Panaeati, Panapompom Islands)
  • Renard-Insuloj
  • Misima-Insulo
  • Rosel-Insulo
  • Vanatinajo (ankaŭ nomita Tagula-Insulo, aŭ Sudorienta Insulo - Sudest)
  • Jejna-Insulo

Historio redakti

La insuloj estis verŝajne observitaj de Luis Váez de Torres en 1606, sed malajaj kaj ĉinaj maristoj eble vizitis la insulojn pli frue. Louis Antoine de Bougainville nomis ilin en 1768 laŭ Ludoviko la 15-a, reĝo de Francujo. La insularo ankaŭ estis vizitita de admiralo Bruni d' Entrecasteaux en 1793 kaj de kapitano Owen Stanley en 1849. En 1942 apude okazis la Batalo de Korala Maro, post japana okupado en la sama jaro.

Ludovik-insularaj pluvarbaroj redakti

La insuloj havas humidan tropikan klimaton, kaj estas plejparte kovritaj kun tropikaj humidaj foliarbaroj. La Ludovik-insularaj pluvarbaroj konstituas apartan ekoregionon, kaj estas hejmo al kelkaj endemiaj specioj, inkluzive de pluraj endemiaj arbospecioj ( en la genroj pandano, diospiro, kaj hopeo, same kiel kvin endemiaj ranospecioj, du endemiaj lacertulospecioj, kaj kvin endemiaj birdospecioj.

Eksteraj ligiloj redakti