Luterana preĝejo (Belváros)

Luterana preĝejo estas centro de hungaraj luteranoj, religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros. Ĝi estas la plej konata kaj plej malnova luterana preĝejo de Budapeŝto. Apud la preĝejo troviĝas luteranaj gimnazio, infanĝardeno, librovendejo, oficejo kaj muzeo.

Luterana preĝejo de
Budapeŝto
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Belváros-Lipótváros
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Belváros-Lipótváros
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Belváros-Lipótváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1811
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Mihály Pollack
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 17991808
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr
Interno de la preĝejo

Historio redakti

La preĝejo konstruiĝis ekde 1799. Inter 1809-1811 ĝi estis militista deponejo. En 1838 dum la inundo ĝi estis rifuĝejo. En 1849 kanonokugloj de Habsburgoj trafis la preĝejon. En 1856 la ornama fasado pretiĝis. En 2003 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo ne havas turon, komence estis tureto, kiu ne estis stabila, tial oni malkonstruis ĝin. Elektroniko faras la sonoradon. 4 pilastroj portas la timpanonon.

Ekde 1990 ĉiujare oni aranĝas festenosemajnon pri Johann Sebastian Bach. Ĝuste antaŭ la preĝejo estas subirejo por la metrooj.

Longe estis tie orgenisto Aladár Zalánfy.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti