Maketo (arkitekturo)

Maketo estas tridimensia laŭskala reprezentado de objekto.

Urba arkitekturo: maketo de Eŭropa kvartalo en Frankfurto

Faka uzado de maketoj redakti

Maketoj en arkitekturo kaj urboplanado redakti

Tre utila estas maketo en arkitekturo, ĉar per maketo nespertulo pli facile imagas iun konstruotaĵon kaj komprenas la spacajn interrilatojn ol per du-dimensiaj desegnaĵoj. Helpe de maketoj oni pli povas eksperimenti pri ekzemple la efiko de lumo aŭ de aerodinamiko.

Produktado de maketoj redakti

Materialo por fari maketojn estas papero, kartono, ligno, plasto, foje gipsocemento, vitrometaloj.

Kutime uzataj skaligoj por arkitekturaj maketoj estas

Komputilmaketoj redakti

 
Virtuala blokmaketo (urbocentro de Duisburg)
 
Virtuala konstruaĵo (la stacidomo de Atlanta el filmo Gone with the Wind)

Maketoj por planado aŭ scienca uzo hodiaŭ ofte estas realigataj kiel virtualaj maketoj en komputiloj per komputilapogita desajno: la konstruataj modeloj entenas la necesajn spacokoordinatojn kaj permesas rigardi la virtualan objekton el diversaj vidpunktoj aŭ eĉ "moviĝi" en ĝi. En stereolitografio okazas la inversa proceso: el la spacokoordinatoj la komputilo stiras la tranĉadon de reala maketo, ebeno post ebeno.

 
Maketo en la stabejo

Plie maketoj estas utilaj en multaj aliaj fakoj, ekzemple en geografio (globusoj, Reliefoj), en astronomio (planetarioj) kaj en militstrategio (terenreliefoj). Plia utilo de maketo, lastatempe tre uzata, temas pri maketo uzata de blinduloj por kompreni pere de la tuŝosenso kia estas ĉu konstruaĵo ĉu urbo (ekzemple historia centro, tipa kvartalo ktp.). Ĉar tiaj maketoj estas tuŝotaj kaj suferos eventualajn damaĝojn oni faras plej ofte el metalo (ekzemple bronzo) kaj pli malofte el ŝtono aŭ ia rokaĵo.

Maketoj kiel ludiloj redakti

Maketoj krome estas oftaj kaj ŝatataj ludiloj:

Vidu ankaŭ redakti