Miĥail Ivanoviĉ ĴAROV (ruse Михаил Иванович Жаров; naskiĝis la 27-an de oktobro 1899 en Moskvo, mortis la 15-an de decembro 1981 samurbe. Li estis eminenta rusa, sovetia aktoro kaj reĝisro de teatro kaj kino.

Miĥail Ĵarov
Persona informo
Михаил Иванович Жаров
Naskiĝo 15-an de oktobro 1899 (1899-10-15)
en Moskvo
Morto 15-an de decembro 1981 (1981-12-15) (82-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Lyudmila Tselikovskaya vd
Infanoj Anna Zharova vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroteatra reĝisoroverkistoaktoro • publika konato vd
Aktiva dum 1915–1978 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patro Ivan Nikolajeviĉ Ĵarov (1871-1951) estis trovito, do en moskva Nikolajevskij orfejo li akiris familian nomon Ĵarov de sia vartistino. Patrino Anna Semenovna (1874-1957) estis kamparanino veninta Moskvon el Smolenska gubernio. La patro estis tipografiisto. Krom filon Miĥail la gepatroj havis ankoraŭ tri filinojn: Lidia (1902-1986), Aleksandra (1907-1969) kaj Nina (1911-1989). La familio loĝis en la bela distrikto de Moskvo nomata Samoteka.

Ekde 1913 Miĥail laboris kune kun la patro en la presejo kiel kompostisto.

Teatra kariero redakti

En 1915 komenciĝis la teatra kariero de Ĵarov, kiu tiam laboris kiel kontoristo kaj asistanto en moskva Zimin teatro (tie nun funkcias Moskva Opereto Teatro). Iufoje li rolis ordinaran figuranton.

En 1920 li sukcese finis studion ĉe Teatro de Arta Kultura Unio de Laboristaj Organizoj. Ĝis 1937 Ĵarov servis kiel profesia aktoro en kelkaj moskvaj teatroj.

Ekde 1938 ĝis morto en 1981 li estis aktoro kaj reĝisoro de prestiĝa Malij Ŝtata Akademia Teatro de Rusio. Tie li aperigis tri siajn spektaklojn, kiuj longtempe furoris.

Kinokariero redakti

Miĥail Ĵarov estis tre populara kinoaktoro, kiu unufoje aperis surekrane en efemera rolo de soldato en filmo "Caro Ivan Vasiljeviĉ Groznij" en 1915. Lia lasta rolo de distrikta policano Fjodor Aniskin okazis en 1978. Entute la aktoro rolis en 63 filmoj kaj reĝisoris siajn tri filmojn.

Vivodona Atesto redakti

 
afiŝo de la filmo

La filmo "Vivodona Atesto" (ruse "Путевка в жизнь") alportis grandan famon al Miĥail Ĵarov, kiu tre reale rolis banditon Ĵigan. Ĝi estis la unua sona sovetia filmo pri aperigo de komunumo por senhejmuloj. Ĵarov kantis tie akompaninte per gitaro. Premiero okazis la 1-an de junio 1931. Reĝisoro Nikolaj Ekk gajnis la Unuan premion de Festivalo de Venecio en 1932. La filmon kun plezuro spektis tiam en 107 landoj de la mondo. Sonon oni registris per patentita sistemo "Tagefon", kiun inventis la rusa inĝeniero Paŭlo Tager.

Familio redakti

Miĥail Ĵarov estis kvarfoje edzo.

  • la unua edzino nomiĝis Dina kaj estis je du jaroj pli aĝa ol la edzo. En 1921 naskiĝis ties filo Eŭgeno, kiu poste iĝis aktoro.
  • la dua Ljudmila Poljanskaja estis same aktorino. Diverstempe ŝi naskis du filojn, sed tiuj mortis.
  • la tria Ljudmila Celikovskaja kelkfoje partoprenis en filmado kune kun Ĵarov. En filmo "Aera koĉero" (ruse Воздушный извозчик) elpensita intrigo de amo de la maljuna piloto al juna kantistino feliĉe realiĝis kaj geaktoroj geedziĝis tiam (1943 - 1950). Ili ne havis gefilojn.
  • la kvara Maja Gelŝtejn estis je tridek jaroj pli juna (18 j) ol la edzo (48 j), kiam ili konatiĝis. La gepatroj havis du filinojn: Anna (1951) kaj Liza (1953).

Filatelisto redakti

Ĵarov estis pasia filatelisto. Dumvive li kolektis poŝtmarkojn laŭ du temoj: "Arto" kaj "Portretoj".

Gratifikoj redakti

Miĥail Ivanoviĉ Ĵarov mortis la 15-an de decembro 1981 en Moskvo. Lin oni sepultis en moskva Novodeviĉje tombejo (la 9-a tereno)

Eksteraj ligiloj redakti