Mirek Čejka

ĉeĥa lingvisto

Mirek ČEJKA (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1929 en Olomouc - mortis la 27-an de decembro 2017) estas ĉeĥa lingvisto pri fakoj ĝenerala lingvistiko, bohemistiko, la ĉina lingvo, filozofio de lingvo, slavistiko, eldonado de antikvaj ĉeĥaj literaturaĵoj. Filo de Theodor Čejka kaj patro de Marek Čejka.

Mirek Čejka
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1929 (1929-08-31)
en Olomouc
Morto 27-an de decembro 2017 (2017-12-27) (88-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Alma mater Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato
Familio
Patro Theodor Čejka
Infano Marek Čejka
Okupo
Okupo lingvistotradukisto • bohemicist • universitata instruisto
vdr

Mirek Čejka abiturientiĝis en 1949, poste studis ĉe la universitato en Brno la ĉinan lingvon kaj science la ĉeĥan. Ekde 1954 li laboris ĉe filozofia fakultato de tiu universitato. Kiel lektoro de ĉeĥa lingvo li laboris en Pekino, Londono kaj Ratisbono (Regensburg). En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li pruntis sian nomon al tradukisto Antonín Přidal, kiu tiam ne rajtis publikigi. Li mem enĉeĥigis lingvistikajn verkojn.

Kiam li naskiĝis, lia patro estis jam 51-jara kaj ne plu okupiĝis pri Esperanto kiel pri sia ĉefa hobio. Kiam la patro mortis, la filo estis 18-jara. Sekve li memoras lin preskaŭ kiel avon. Esperanton li scias nur pasive, sed estas ĝia simpatianto. Ankaŭ lia pli aĝa lingvistika kolego kaj amiko Arnošt Lamprecht estis favoranto de Esperanto. En marto 1977 ili ambaŭ prelegis pri nostratikaj lingvoj en Esperantista klubo en Brno.

Verkoj redakti

  • Úvod do studia českého jazyka a literatury (Enkonduko en la studadon de la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo, 1963, kun J. Hrabák kaj T. Tenčík)
  • Úvod do studia českého jazyka a fonetiky (Enkonduko en la studadon de la ĉeĥaj lingvo kaj fonetiko, 1970)
  • Český jazyk a jazykověda (La ĉeĥa lingvo kaj la lingvistiko)
  • Jazyk a jazykověda (Lingvo kaj lingvistiko, 1974, 1976, kun E. Lotko)
  • Indoevropské jazyky a nostratická teorie V. M. Illiče-Svityče (Hindeŭropaj lingvoj kaj la nostratika teorio de V. M. Illič-Svityč, 1978, kun A. Lamprecht)
  • Rozkaz a negace (Ordono kaj negacio, 1981)
  • Úvod do studia jazyka pro bohemisty (Enkonduko en la studadon de lingvo por bohemistoj, 1987)
  • Přednášky z českého jazyka, literatury a historie (1989)
  • Ekvivalence na úrovni jazykové situace v překladu ze slovenštiny do češtiny (Ekvivalenteco sur nivelo de lingva situacio ĉe tradukado el la slovaka en la ĉeĥan)
  • Gramatika česká Jana Blahoslava (Gramatiko ĉeĥa de Jan Blahoslav, 1992, kun J. Nechutová kaj D. Šlosar)
  • Česká lexikologie a lexikografie (La ĉeĥaj leksikologio kaj leksikografio, 1992)
  • Cvičení z českého jazyka (Ekzercoj pri la ĉeĥa lingvo, 1989, 1991, 1993 - por studentoj de Someraj Slavaj Studoj)
  • Hodnota a význam Miklošičovy studie o negaci ve slovanských jazycích (Valoro kaj signifo de Miklošič-studo pri negacio en la slavaj lingvoj, 1994)
  • Nekonečnost světa a jazyk (Senfineco de la mondo kaj la lingvo, 1994)
  • Přání jako intencionální stav kaj promluvový akt (Deziro kiel intencisma stato kaj parolisma ago, 1995)
  • Soužití latiny s češtinou u Jana Blahoslava (Kunvivado de latino kun la ĉeĥa ĉe Jan Blahoslav, 1996)
  • Jazykové míšení u Kopitara a problém tzv. makronismů (Lingva miksado ĉe Kopitar kaj problemo de t.n. makronismoj, 1996)
  • Tschechisch intensiv (La ĉeĥa intensive, 1998)
  • Tschechische Phonetik (Ĉeĥa fonetiko, 1998)
  • Střídání kódů u Jana Blahoslava a Martina Luthera (Alternado de kodoj ĉe ĵan Blahoslav kaj Martin Luther, 1998)
  • Prvky strukturního pojetí jazyka u Vatroslava Oblaka (Elementoj de struktura koncepto ĉe Vatroslav Oblak, 1999)
  • Srovnání Devotyho opisu Loutny české Adama Michny z Otradovic s původním tiskem (Komparo de Devoty-kopio de Liro Ĉeĥa de Adam Michna el Otradovice kun la origina presaĵo, 1999)
  • Má čeština desiderativní větný modus? (Ĉu la ĉeĥa posedas dezirecan frazmodon?, 1999)
  • Přací imperativ (Dezira imperativo, 1999)
  • Adam Michna z Otradovic, Básnické dílo - Texty písní 1646-1661 (Adam Michna el Otradovice, Poezia verkaro - Kantotekstoj 1641-1661, Praha 2001)
  • Filozofie jazyka a jazyk filozofie u Jana Amose Komenského (Filozofio de lingvo kaj lingvo de filozofio ĉe Johano Amoso Komenio)
  • Jazyk mateřská a jazyk otcovský (Lingvo patrina kaj lingvo patra, 2004)

Tradukoj redakti

  • George Lakoff - Mark Johnson: Metafory, kterými žijeme (Metaforoj, per kiuj ni vivas, 2003)