La esprimo nenio troviĝas kaj en la ĉiutaga lingvaĵo, kaj kiel abstrakta koncepto en la filozofio. Kiam nenio estas uzata en la ĉiutaga lingvaĵo, ĝi estas uzata kiel pronomo por nei la ekziston de io (ekz-e "nenio estas sur la tablo" neas la ekziston de surtablaj aĵoj).

Almost black square 020305.png
Nigro estas la foresto de koloro.

Filozofie redakti

 
Malplena mapo de Hunting of the Snark (La ĉasado de la snarko) de Lewis Carroll

Laŭlonge de la epokoj, multaj filozofoj diskutis pri la ekzisto kaj signifo de nenieco, kaj ĉi tiu koncepto foje ludis gravan rolon en ilia pensado. En la filozofio, oni ankaŭ kelkfoje uzas nenio kvazaŭ substantivo (la nenio). Multaj filozofoj pensadis pri tio, ĉu la nenio estas pensebla.

La greka filozofo Parmenido (5-a jarcento a.K.) argumentis ke "nenio" ne povas ekzisti, ĉar aferoj ne povas esti referitaj krom se ili ekzistas. Neante la malplenan aron, Parmenido ekskludis la eblecon krei aĵojn "el nenio" aŭ malaperon de aĵoj, kaj daŭre neis ajnan moviĝon aŭ diferencon. La paradokso de Zenono estis konstruitaj fare de studento de Parmenido, kiu alportis pliajn pruvojn al la teorio de lia instruisto per la negativa maniero: li supozis ke moviĝo ekzistas kaj montris ke tiu supozo kondukis al kontraŭdiroj. Aristotelo diris pri La teorio de Parmenido ke kvankam liaj asertoj ŝajnis bazitaj sur solida logika rezonado, kredi la rezultojn (ke ekzistas neniu movado aŭ diferenco en la mondo) limas al frenezo.

La atomismaj filozofoj, kiel ekzemple Leŭkipo kaj Demokrito, akceptis la asertojn de Parmenido ke sen "nenio" movado ne povas ekzisti, kaj bazigis siajn instruojn sur la strukturo de materio sur la supozo ke inter la elementaj partikloj ekzistas "nenio". Ankaŭ Aristotelo traktis ĉi tiun punkton distingante inter "materio" kaj "spaco" kaj tiel permesante al spaco malplena de materio ekzisti. La ligo inter la ekzisto de "nenio" kaj la strukturo de materio kaj ĝia dinamiko daŭre okupis filozofoj kiel René Descartes kaj Blaise Pascal, kaj ankaŭ ludas gravan rolon en fizikaj teorioj kiel ekzemple neŭtonia mekaniko, kvantuma teorio kaj ĝenerala relativeco.

Nenio aperas jam en la malfermo de la libro de Hegelo, unu el la plej grandaj filozofoj de la klerismo, Scienco de logiko. Ĉi tiu libro malfermiĝas per la tezo - 'La absoluto estas pura ento', sekvanta per la antitezo 'La absoluto estas nenio' kaj la sintezo 'La absoluto estas fariĝanta'.

En orientaj filozofioj, kiel ekzemple budhismo, "nenio" ludas gravan rolon kiel dezirinda animstato.

Por plia legado redakti

  • Martin Gardner, Mathematical Magic Show, Viking, 1984, pp. 14-34
  • Nothingness, Stanford Encyclopedia of Philosophy
  • Paul Austin Murphy, Nothing: A Short Philosophical History, Medium, July 27, 2019
  • Barth K., Church Dogmatics III/3, pp. 389-368,
  • Barrow John D., The Book of Nothing
  • Genz, Henning Die Entdeckung des Nichts, Rowohlt, 1999, ISBN 3-499-60729-8
  • Kaplan Robert, The Nothing That Is
  • Kole K. C., The Hole in the Universe
  • Heidegger, M., Was ist Metaphysik?
  • Sartre J.P. L'être et le néant
  • Schermer Fredrick, In Search of a Cyclops
  • Seife Charles, Zero
  • bild der wissenschaft 10/2006, "Nichts" (S. 40-59)

Vidu ankaŭ redakti