Nico Dostal

aŭstria komponisto

Nikolaus Josef Michael (Nico) DOSTAL (naskiĝis la 27-an de novembro 1895 en Korneuburg, mortis la 27-an de oktobro 1981 en Salzburg) estis aŭstra komponisto de operetoj kaj filmmuziko.

Nico Dostal
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1895 (1895-11-27)
en Korneuburg
Morto 27-an de oktobro 1981 (1981-10-27) (85-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto
vdr

Vivo redakti

 
Monumento por Nico Dostal en Korneuburg

Dostal dediĉis sin unue je studo de jursciencoj ĉe la Universitato de Vieno antaŭ ol ekstudi muzikon ĉe la Akademio pri eklezia muziko en Klosterneuburg. Li atentigis la muzikŝatantojn la unuan fojon per premiero de sia Granda meso en d-maĵoro kiu okazis en la jaro 1913-a en Linz.

 
Tombo de Nico Dostal en Salzburg

Post soldatado dum la Unua mondmilito Dostal deĵoris inter 1919 kaj 1924 kiel teatra kapelestro en Innsbruck, Sankt Pölten, Vieno, Ĉernivco kaj Salzburg ironte en 1924 Berlinon, kie li ekverkis distran muzikon, aktivis en la muzika eldonado kaj laboris kiel liberprofesiulo i.a. por Oskar Straus, Franz Lehár, Walter Kollo, Paul Abraham kaj Robert Stolz. Krome Dostal kapelestris kaj komponistis, verkis la muzikon akompanantan la filmon Kaiserwalzer furorante en 1933 per la unua opereto sia Clivia, kiujn sekvis ekz. la operetoj Die Vielgeliebte (1934), Die ungarische Hochzeit (1939) kaj multaj filmmuzikaĵoj. En la jaro 1946 li translokiĝis al Vieno kaj vivis ekde 1954 en Salzburg daŭre komponistante. Tie Dostal verkis i.a. la ĉambran muzikalon So macht man Karriere (1961). Krome li ankaŭ faris eklezimuzikaĵojn.

La onklo de Dostal estis la komponisto Hermann Dostal. Ekde 1942 li edzecis apud la operkantistino Lillie Claus. Ilia filo Roman Dostal iĝis dirigento. Nico Dostal ricevis honoran tombon sur la Salcburga komunuma tombejo.

Postmorte esploritis pri lia sinteno je nacisocialismo inter 1933 kaj 1945. Ankaŭ ĉe Dostal evidentiĝis kiel ĉe multaj aliaj ke la komponaĵoj ĝenerale malkritikemaj estu, distraj kaj amuzigaj antaŭ ĉio.[1]

Honoroj redakti

  • 1965: Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst, 1-a klaso (Aŭstrio)
  • 1972: Großes Verdienstkreuz der Bundesrepublik Deutschland
  • Ehrenring der Stadt Salzburg und der Stadt Korneuburg
  • Paul-Lincke-Ring
  • Kulturpreis der niederösterreichischen Landesregierung

Verkoj redakti

Operetoj redakti

  • 1922: Die exzentrische Frau
  • 1923: Lagunenzauber
  • 1933: Clivia
  • 1934: Die Vielgeliebte
  • 1936: Prinzessin Nofretete
  • 1937: Extrablätter
  • 1937: Monika
  • 1939: Die ungarische Hochzeit
  • 1940: Die Flucht ins Glück
  • 1942: Die große Tänzerin
  • 1942: Eva im Abendkleid
  • 1942: Manina
  • 1946: Verzauberte Herzen
  • 1946: Ein Fremder in Venedig
  • 1949: Süße kleine Freundin
  • 1950: Zirkusblut
  • 1950: Der Kurier der Königin
  • 1952: Doktor Eisenbart
  • 1954: Der dritte Wunsch
  • 1955: Liebesbriefe Operette
  • 1961: So macht man Karriere
  • 1963: Rhapsodie der Liebe
  • Der goldene Spiegel
  • 1990: Don Juan und Figaro oder Das Lamm des Armen

Filmmuzikaĵoj redakti

  • 1930: Jedem seine Chance
  • 1930: Drei Tage Mittelarrest
  • 1931: Kopfüber ins Glück
  • 1933: Kaiserwalzer
  • 1936: Fiakerlied
  • 1938: Der Optimist
  • 1938: Mordsache Holm
  • 1938: Dreizehn Stühle
  • 1939: Heimatland
  • 1939: Das Lied der Wüste
  • 1940: Die Geierwally
  • 1943: Schwarz auf weiß
  • 1944: Glück bei Frauen
  • 1950: Kind der Donau
  • 1951: Frühling auf dem Eis (kune kun [[Hanns Jelinek)[2][3][4][5]
  • 1951: Das Herz einer Frau
  • 1953: Seesterne
  • 1953: Eine Nacht in Venedig
  • 1969: Die Ungarische Hochzeit
  • 1975: Ein Walzer zu zweien (televidfilmo)

Suito redakti

  • 1945: In meinen Bergen

Skribitaĵoj redakti

  • Ans Ende deiner Träume kommst du nie, Berichte - Bekenntnisse - Betrachtungen. Innsbruck : Pinguin, 1982

Nico-Dostal-konkueao redakti

Nico-Dostal-Gesangswettbewerb, konkurso kantista okazis ekde 1976 alterne en la apudvienaj lokoj Bisamberg, Langenzersdorf kaj Korneuburg. Ekde 2011 okazas ĝi (interrompite en 2014 kaj 2017), sub la gvido de Ernst Lintner, nur en Korneuburg statt. Celo ĝia estas doni al junaj artistoj la eblon prezentiĝi antaŭ internacia ĵurio.[6]

Referencoj redakti

  1. Ich reiß mir eine Wimper aus und stech' dich damit tot! - Die Entnazifizierung der NS-Operette zwischen 1945 und 2015, de Kevin Clarke, junio 2016
  2. Filmprogramm Frühling auf dem Eis
  3. Roman Seeliger, Die Wiener Eisrevue. Ein verklungener Traum. Wien 1993
  4. Roman Seeliger, Die Wiener Eisrevue. Einst Botschafterin Österreichs - heute Legende. Bezirksmuseum Wien Meidling, 2008
  5. Isabella Lechner, Die Wiener Eisrevue. Diplomarbeit Universität Wien, 2008
  6. Hejmpaĝo konkursa. Arkivita el la originalo je 2018-06-26. Alirita 2018-06-01.

Eksteraj ligiloj redakti