Paul GRAHAM (naskiĝis en 1965 en Weymouth) estas brita programisto, riska investanto kaj eseisto.

Paul Graham
Persona informo
Paul Graham
Naskiĝo 13-an de novembro 1964 (1964-11-13) (59-jaraĝa)
en Weymouth, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Cornell • Rod-Insula Lernejo de Dezajno • Accademia di belle arti di Firenze • Harvard School of Engineering and Applied Sciences • Gateway High School vd
Familio
Edz(in)o Jessica Livingston vd
Profesio
Okupo programisto • venture capitalist • eseisto • verkistoĵurnalistokomputosciencisto vd
Laborkampo komputiko • riska kapitalo vd
Aktiva en KembriĝoSilicon Valley vd
Verkado
Verkoj Hackers & Painters ❦
On Lisp ❦
Arc ❦
Hacker News ❦
Y Combinator vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas fama pro lia laboro pri Lisp kaj kiel kun-fondinto de Viaweb. Li ankaŭ estas aŭtoro de la libroj 'On Lisp' (1993), 'ANSI Common Lisp' (1995) kaj 'Hackers & Painters' (2004).

Viaweb redakti

En 1995, Graham kaj Robert Morris fondis Viaweb. La programaro de Viaweb verkiĝis per Common Lisp programlingvo. Viaweb estis la unua retpaĝaro kiu permesas uzantojn krei siajn proprajn Interretajn vendejojn. Dum la somero de 1998 ili vendis Viaweb al Yahoo! kontraŭ 455,000 akcioj de Yahoo!, kostantaj 49.6 millionoj da dolaroj. Nun Viaweb nomiĝas 'Yahoo! Store'.

Eseoj redakti

Li poste komencis verki eseojn por lia populara retpaĝaro www.paulgraham.com. Ili inkludas "Beating the Average" ('Superigi la Mezumon'), kiu komparas Lisp kun aliaj programlingvoj, kaj 'Why Nerds are Unpopular' ('Kial Nerdoj estas Malpopularaj'), meditado pri vivo de nerdoj dum superaj klasoj. Kolekto de liaj eseoj estis publikiga kiel 'Hackers and Painters' de O'Reilly. Multe da liaj eseoj estas tradukitaj en diversajn lingvojn, inklude Esperanton.

Y Combinator redakti

En 2005, post prezentaĵo por la Harvard Computing Society kiu poste li publikigis kiel How to Start a Startup ('Kiel komenci ekfirmaon'), li kun Trevor Blackwell, Jessica Livingston and Robert Morris fondis 'Y Combinator' por havigi startan kapitalon al grandaj grupoj de ekfirmaoj, specialaj tiaj kun maljunaj, teknike pensaj junuloj. Ĝis nun 'Y Combinator' investis en 400 ekfirmaojn, inklude reddit, Dropbox, Airbnb, Stripe, Justin.tv, loopt kaj Xobni.

Eksteraj ligiloj redakti