Pucolano (aŭ puzolano, pozolano) estas arta aŭ natura ŝtono, kies enteno de silicia acido kaj kalcia hidroksido formas kun akvo la ligan materialon.

Briketoj bruligitaj por produkti cidrojn kun puzolanaj karakteroj.

Priskribo redakti

La nomo venas de la itala komunumo Puteoli (hodiaŭ Pozzuoli) en la Flegreaj kampoj (okcidente de Napolo), kie oni minis jam en la antikvo en granda kvanto la pucolanan vulkanan cindron kaj prilaboris tion por la romia betono (lat. opus caementicium).

Natura pucolano estas aŭ magma ŝtonaĵosedimenta ŝtonaĵo, kiuj havas grandan porporcion je solvebla silicia acido kaj parte je la reakciema aluminia oksido (argilo). Kune kun la kalcia hidroksido kaj akvo reagas pucolano hidraŭle kaj formas kalcian silikathidraton kaj kalcian aluminathidraton. Tiuj estas la samaj kristaloj, kiuj ankaŭ estiĝas ĉe la malmoliĝo (hidratigo) de la cemento kaj kiuj respondecas ekz. pri firmeco kaj denseco de betono.

Pucolano tiel estas ofte uzata kiel aldona materialo por produktado de mortero aŭ betono. Natura pucolano estas precipe la vulkana tofo. Nenatura pucolano estas ekz. flugcindro el energiocentraloj, forbrulataj ŝtonkarbonbrunkarbon.

Referenco de Azorín redakti

Laŭ Francisko Azorín puzolano estas Polvigita, vulkana materialo, kiu hidaŭlikigas la kalkojn.[1] Li indikas etimologion el Pozzuoli, propra nomo de itala regiono, apud Napolo. Kaj li aldonas la tipojn naturan kaj artefaritan.[2] En aparta tabelo Azorín detaligas la procentan komponon de la puzolano de la Rejno, nome: sablo (8,75), silicio (46,25), alumino (20,71), magnezio (1,00), peroksido fera (5,48), kalko (2,15), akvo (9,25) kaj aliaĵoj (6'30)

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 175.
  2. Azorín, samloke.