Rizoidoj estas fadeno-formaj kreskaĵoj ĉe la bazo aŭ la fundo de planto, trovitaj ĉefe en nevaskulaj plantoj kiaj algoj, fungoj, briofitoj kaj pteridofitoj, kiuj funkcias kiel radikoj de gimnospermoj kaj angiospermoj. La origino de la plantoj okazis en akvo, ekde kie ili iompostiome migris al la terosupraĵo dum longa tempo de disvolviĝo. En akvo aŭ apud ĝi, plantoj facile povis sorbi akvon ( por plenumi siajn fiziologiajn procezojn ) de ĉiuj siaj flankoj kaj ne bezonis iun ajn specialan sorbantan organon ( t.e. radikojn ). Krome, en primitive stato, hista diferenceco kaj laborospecialigo estis minimuma ĉe plantoj, do ne bezonante akvon je diferenca kvanto por iliaj variaj partoj kaj histoj. Iam, la plantoj albordiĝis sur la tero, tiu senprokraste postulis bone disvolvigitan radikosistemon por efike sorbi akvon, kaj ankaŭ por ankriĝi en la grundon.

k= juna muskoplanto ; w = la unua rizoido
Rizoido de Bryum elegans ( muskoj ).
Rizoido de Cephaloziella divaricata ( muskoj ).

La rizoidoj estas nuraj fadenoj kaj ili tiumaniere funkcias. Ili ne sorbas akvon per kompleksan sistemon. Rizoidoj sorbas akvon per kapilareco kiel la meĉo, farita de maldikaj fadenoj, en eksmoda oleolampo sorbas oleon. La akvo supreniras inter la fadenoj de rizoidoj kaj ne tra ĉiu de ili kiel en radikoj.

Ĉe fungoj, rizoidoj estas etaj disbranĉiĝantaj hifoj kiuj malsupren kreskas ekde la stolonoj kiuj ankras la fungon. Ili liberigas digestantajn enzimojn kaj sorbas digestitan organikan materialon.

Ĉe la embriofitoj la rizoidoj estas triĥomoj kiuj ankras la planton al la grundon. Ĉe la hepatikoj, ili malĉeestas aŭ estas unuĉelaj, sed plurĉelaj ĉe la muskoj. Ĉe vaskulaj plantoj ili ofte estas nomataj radikoharoj, kaj estas aŭ unuĉelaj aŭ plurĉelaj.

Ĉe iuj algoj, estas ampleksa rizoida sistemo kiu permesas al algoj de ankriĝi al sabla substrato ekde de kiu ili povas sorbi nutraĵon[1].

Referencoj redakti

Bibliografio redakti