Sagogn

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valendas-Sagogn (stacidomo).
Sagogn
Blazono de Sagogn
Sagogn
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 47′ 24″ N 9° 15′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.25500 °O / 46.79000; 9.25500 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 24″ N 9° 15′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.25500 °O / 46.79000; 9.25500 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 6,85 km²
Alteco 779 m super marnivelo
Poŝtkodo 7152
Komunumkodo 3581
Mapo de Sagogn

Pri la komunumo redakti

Sagogn (malnova germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo: Sagens) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 661 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Sagogn situas ĉe la suda bordo de Rejno en la ebenaĵo de Gruob en oriento de Surselva. La ebenaĵo Gruob estas la fundo de iama lago, kiu estiĝis antaŭ 10000 jaroj pro natura baraĵo de la prahistoria rokofalo de Flims. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Vitg Dadens (Vilaĝo Interna) kaj Vitg Dado (Vilaĝo Ekstera). Oriente de Sagogn komenciĝas la Rejnravino tra la restaĵoj de la flimsa montofalo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sagogn limas en nordo al Laax, en nordoriento al Flims, en oriento al Versam, en sudoriento al Valendas, en sudo al Castrisch, en okcidento al Schluein, kaj en nordokcidento al Falera.

Trafiko redakti

Tra Sagogn pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Tamins tra Ilanz al la Oberalppasejo. Sagogn estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Laax al Ilanz.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sagogn datiĝas el la jaro 765 kiel Secanio. Dum mezepoko la Burgo Schiedberg estis la sidejo de la Senjoroj de Sagogn. Sagogn tiam estis la centro de la tribunalejo Gruob, kiun rolon en la jaro 1380 transprenis la urbo Ilanz. La Burgo Schiedberg en 1390 estis abandonita. La Kastelo Apsermont en Vitg Dado estis de 1390 ĝis 1538 la sidejo de la episkopa administracio pri la anoj de la Diodoma Federacio en la regiono Surselva. Vokto tie tribunalis dufoje jare, sed en la malfrua mezepoko la administracio de Gruob transiris pro la ekonomia signifo de la kreskanta najbara urbo al Ilanz.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti